Saltu al enhavo

Biblioteka katalogo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kartokatalogo ĉe la biblioteko Sterling Memorial de Yale University.
Kartokatalogo en Manĉestera Centra Biblioteko.

Biblioteka katalogo estas registro de ĉiuj bibliografiaj aĵoj troviĝantaj en biblioteko aŭ grupo de bibliotekoj, kiaj reto de bibliotekoj ĉe kelkaj urboj.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Bibliografia ero povas esti ajna informa ento (ekz., libroj, komputilaj arkivoj, grafikaĵoj, bildoj, tridimensiaj eroj, kartografia materialo, ktp.) kiu estas konsiderata biblioteka materialo (ekz., unuopa romano en antologio), aŭ grupo de bibliotekaj materialoj (ekz., trilogio), aŭ ligitaĵo el la katalogo (ekz., retejo) tiom kiom ĝi estas grava por la katalogo kaj por la uzantoj de la biblioteko.

La karta katalogo estis familiara ejo por uzantoj de bibliotekoj dum generacioj, sed ĝi estis efike anstataŭita de la retaj publikaliraj katalogoj. Kelkaj ankoraŭ referencas al la retaj katalogoj kiel "karta katalogo" aŭ slipa katalogo. Kelkaj bibliotekoj kun retaj publikaliraj katalogoj ankoraŭ havas kartokatalogon surloke, sed tiuj estas nuntempe tute duaranga rimedo kaj estas rare ĝisdatigitaj. Multaj el la bibliotekoj kiuj plutenas sian fizikan kartokatalogon avertas per signalo la lastan jaron kiam la kartokatalogo estis ĝisdatigita. Kelkaj bibliotekoj nuligis siajn kartokatalogojn favore al la retaj publikaliraj katalogoj por la intenco ŝpari spacon por aliaj uzoj, kiaj aldona bretaro.

Katalogoj pri aŭ en Esperanto

[redakti | redakti fonton]
  • Bona libro estas bona amiko: katalogo de Tokio-do Esperanta Fako. Eld. Tokio-do Esperanta Fako, Tokio, 1933(?), 50 pĝ.
  • Catalogo de livros em e sobre Esperanto. Eld. Papelaria Confiança, Rio de Janeiro, 1925.
  • Catalogo di edizioni esperantiste. Eld. A. Paolet, San Vito al Tagliamento, 1928.
  • Catalogo generale. Eld. Libreria Esperantista Internazionale, San Vito al Tagliamento, 1925.
  • Catalogus van de Boekerij van den Algemeenen Diamant bewerkersbond van Belgie. Antverpeno, 1922-1923.
Citaĵo
 Tiu aldono enhavas denove 12-paĝan Esperanto-parton kun la titoloj de la lastatempe akiritaj eldonaĵoj en nia lingvo. 
— Belga Esperantisto n094 (dec 1922)
  • Esperanto Catalagus. Eldonis Centrale Esperanto-Boekhandel, Hago, 1927.
  • Esperanto katalogo. Eld. Friedrich Ader, Frankfurt (Main), 1925.
  • Esperanto-Katalogo de Germana Esperanto-Librejo. Eld. Deutsche Esperanto-Buchhandlung, Leipzig, 1934.
  • Katalogo de la ĉefaj libroj. Eld. Esperantista Centra Librejo, Parizo, 1926(?)
  • Katalogo de libroj. Eld. Heroldo de Esperanto, Kolonjo, 1925.
  • Translations into Esperanto between 1945-1953. Specially arranged for inclusion in Index Translationum of UNESCO. Eld. UEA, Londono, 1960(?)
Citaĵo
 Inter la verkoj tradukitaj en Esperanton la dokumento citas 13 verkojn publikigitajn en Brazilo. 
— Brazila Esperantisto 1960 n558-561_sep-dec

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Murray, Stuart. (2009) The Library: An Illustrated History. Skypoint Publishing. ISBN 1602397066.
  • Morelon, Régis; Rashed, Roshdi (1996), Encyclopedia of the History of Arabic Science, 3, Routledge, (ISBN 0-415-12410-7) 
  • Svenonius, Elaine. (2009) The intellectual foundation of information organization, 1‑a eldono, Cambridge, Mass.: MIT Press. ISBN 9780262512619.
  • Taylor, Archer (1986) Book Catalogues: their varieties and uses; 2nd ed., introductions, corrections and additions by W. P. Barlow, Jr. Winchester: St Paul's Bibliographies (Previous ed.: Chicago: Newberry Library, 1957)
  • Hanson, James C. M. Catalog rules; author and title entries (Chicago: American Library Association. 1908)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]