Diskuto:Al-Ĥorezmi
Ekzistas artikolo pri la moderna provinco Ĥorazmo, pri la historia regno Ĥorezmio kaj pri la historia personaĵo Al-Ĥorezmi - Pripensindas ĉu malgraŭ la nuna uzbeka prononco kaj literumo eble uzo de la litero -e- anstataŭ -a-, do "Provinco Ĥorezmo" pli bonus ol la nuna formo "Ĥorazmo", por havi pli da unueco inter la tri artikoloj... aŭ male uzo de litero -a- en ĉiuj tri titoloj.
Pripensante, ĉu preferi la formojn Ĥorazmo/Ĥorezmo aŭ Ĥorazmio/Ĥorezmio, mi pledus por unueca formo kun simpla finaĵo -o, ne -io (aŭ alternative -ujo aŭ laŭ iu kapriculo ankoraŭ -stano ktp): Al mi ne konatas etno de ĥorazmoj aŭ ĥorezmoj, laŭ kiuj nomatus la regiono, sed konatas la nacilingvaj nomoj uzbeke Xorazm kaj ruse Хорезм, perse خوارزم (Ĥŭārazm), arabe: خوارزم (Ĥŭārizm).
Vidante la kvar bazajn nacilingvajn formojn, fakte preferindas la formo kun -a-: Do mi proponas artikolajn titolojn pri la moderna provinco Ĥorazmo, pri la historia regno Ĥorazmo kaj pri la historia personaĵo Al-Ĥorazmi.
ThomasPusch (diskuto) 10:08, 21 Maj. 2012 (UTC)
Komencu diskuton pri Al-Ĥorezmi
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Al-Ĥorezmi.