Hejmo de Saĝeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Domo de Saĝeco)
Hejmo de Saĝeco
biblioteko
bibliotekolernejoinstituto • eksa ento [+]

LandoIrako
SituoBagdado
- koordinatoj33° 20′ 32″ N, 44° 23′ 1″ O (mapo)33.342344.3836Koordinatoj: 33° 20′ 32″ N, 44° 23′ 1″ O (mapo)

Estiĝo8-a jarcento

Hejmo de Saĝeco (Irako)
Hejmo de Saĝeco (Irako)
DEC
Map
Hejmo de Saĝeco
vdr
Unu el la plej fruaj sciencaj manuskriptoj originitaj en la Abasida Epoko.

La Hejmo de SaĝecoDomo de Saĝeco (arabe بيت الحكمة; Bajt al-Ḥikma) estis ĉefa intelekta centro dum la Islama Orepoko por klerisma kaj plurisma pensadoj kaj scienca malkovro. Amasaj tradukaj klopodoj estis faritaj el la plej granda biblioteko en Bagdado, kultura centro de scio kaj lernado, kiu iĝis konata kiel la Bajt al-Ḥikma (Domo de Saĝeco)[1]. Same kiel la biblioteko, la Domo de Saĝeco ankaŭ estis centro de frua mezepoka scienco.

La Hejmo de Saĝeco estis fondita de la kalifo Harun al-Raŝid (reginta 786–809) kaj kulminis dum la regado de lia filo al-Ma'mun (regis 813–833) kiu estas konsiderata kun ties formala institucio. Al-Ma'mun estis ankaŭ konsiderata kiel alportanto de multaj bone konataj fakuloj por kunhavi informaron, ideojn, kaj kulturon en la Hejmo de Saĝeco. Kun sidejo en Bagdado[2] el la 9a al la 13a jarcentoj, multaj studentaj fakuloj kiaj tiuj de judakristana fono[3] estis parto de tiu esplora kaj eduka instituto. Krom traduko de libroj en araban kaj ties konservado, fakuloj asociitaj kun la Hejmo de Saĝeco ankaŭ faris multajn rimarkindajn originajn kontribuojn por diversaj kampoj.[4][5]

Dum la regado de al-Ma'mun, astronomiaj observatorioj estis kreitaj, kaj la Hejmo estis senrivala centro por la studado de beletroj kaj por scienco en mezepoka Islamo, inklude matematikon, astronomion, medicinon, alkemion, kemion, zoologion, geografion kaj kartografion. Rilatante kun grekaj, hindiaj kaj persaj tekstoj, la fakuloj akumulis grandan kolekton de tutmonda sciaro, kaj konstruis sur ĝi tra siaj propraj malkovroj. Ĉirkaŭ la mezo de la 9a jarcento, la Hejmo de Saĝeco hvis la plej grandan selekton de libroj en la mondo.[5] Ĝi estis detruita dum la rabado de la urbo sekve la Sieĝo de Bagdado (1258) fare de la Mogola Imperio.

La bildo en la informkesto montras iujn fakulojn ĉe Abasida Biblioteko. Makamat de al-Hariri, Ilustracio de Jahjá al-Ŭasiti, Bagdado 1237.

Fakuloj[redakti | redakti fonton]

  • Al-Ĥorezmi
  • Sibavejhi, alilingve ankaŭ Sibawayh (ĉ. 760 - 793), lingvisto kiu verkis la unuan gramatikon de la araba , ankaŭ laboris de la Domo de Saĝeco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en, ar) Bayt Alhikma 2.0

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Bayt-al-Hikma 2.0, Ideas Beyond Borders
  2. Tiam nomata Pacurbo
  3. Hyman kaj Walsh Philosophy in the Middle Ages Indianapolis, 1973, p. 204' Meri, Josef W. kaj Jere L. Bacharach, Eldonistoj, Medieval Islamic Civilization Vol. 1, A-K, Index, 2006, p. 304.
  4. Meri, p. 451.
  5. 5,0 5,1 Al-Khalili, pp. 67-78

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Al-Khalili, Jim (2011), The House of Wisdom: How Arabic Science Saved Ancient Knowledge and Gave Us the Renaissance, Novjorko: Penguin Press, ISBN 9781594202797
  • Lyons, Jonathan (2009), The House of Wisdom: How the Arabs Transformed Western Civilization, New York: Bloomsbury Press, ISBN 9781596914599
  • Meri, Joseph; Bacharach, Jere (2006), Medieval Islamic Civilization: An Encyclopedia, Londono: eldonejo Routledge, ISBN 0415966906
  • Hockey, Thomas (2007), The Biographical Encyclopedia of Astronomers, New York: Springer, ISBN 9780387304007
  • Koetsier, Teun (2001), "On the prehistory of programmable machines: musical automata, looms, calculators", Mechanism and Machine Theory (Elsevier) 36 (5): 589–603, doi:10.1016/S0094-114X(01)00005-2.
  • Micheau, Francoise, "The Scientific Institutions in the Medieval Near East", en (Morelon & Rashed 1996, pp. 985–1007)
  • Moore, Wendy (28an de Februaro, 2011), "All the world’s knowledge", BMJ 342, doi:10.1136/bmj.d1272
  • Morelon, Régis; Rashed, Roshdi (1996), Encyclopedia of the History of Arabic Science 3, Routledge, ISBN 0415124107
  • George Saliba, 'Islamic science and the making of the European Renaissance',
  • Zaimeche, Salah (2002), "A cursory review of Muslim observatories", (PDF), Foundation for Science, Technology and Civilisation, Manchester http://www.muslimheritage.com/uploads/ACF25AE.pdf