Astronomio en mezepoka Islamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Islama astronomio)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Persa astrolabo de la 18-a jarcento, tenita ĉe la Muzeo Whipple de Historio de Scienco en Kembriĝo, Anglio.
Ilustraĵo el la astronomia verko de al-Biruni, klariganta la diversajn fazojn de la luno.

Islama astronomio enhavas la astronomiajn disvolvigojn faritajn en la Islama mondo, partikulare dum la Islama Ora Epoko (8a–15a jarcentoj),[1] kaj ĉefe verkitaj en la araba lingvo. Tiuj disvolvigoj ĉefe okazis en Mezoriento, Centrazio, Al-Andalus, kaj Nordafriko, kaj poste en la Malproksima Oriento kaj Hindio. Ĝi ege paralelas al la genezo de aliaj islamaj sciencoj en sia asimilado de fremda materialo kaj en la amalgamado de la disaj elementoj de tiu materialo por krei sciencon kun islamaj karakteroj. Tio inkludis antikvgrekan, sasanidan, kaj hindiajn verkojn partikulare, kiuj estis tradukitaj kaj disvolvigitaj.[2] Siavice, Islama astronomio poste havis gravan influon sur la bizanca[3] kaj eŭropa[4] astronomioj same kiel sur la ĉina astronomio[5] kaj la Malia astronomio.[6][7]

Grava nombro de steloj en la ĉielo, kiaj Aldebarano, Altairo kaj Deneb, kaj astronomiaj terminoj kiaj alidado, azimuto, kaj nadiro, estas ankaoraŭ referencataj laŭ siaj arabaj nomoj.[8][9] Restas nuntempe granda korpuso de literaturo el islama astronomio, nombre proksimume 10,000 manuskriptoj disaj tra la tuta mondo, multaj el kiuj eĉ ne estis modernepoke legitaj aŭ katalogitaj. Eĉ tiele, akuratan bildon de la islama aktiveco en la fako de astronomio oni povas rekonstrui.[10]

Astronomio en mezepoka Islamo estis antaŭenigita fare de Al-Battani, kiu plibonigis la precizon de la mezuro de la precesio de la akso de la Tero. La korektoj faritaj al la tercentra teorio fare de al-Battani, Ibn-Ruŝd, Nasir al-Din al-Tusi, Muajjaddin Urdi kaj Ibn al-Ŝatir estis poste enmetitaj en la teorio de la kopernika suncentrismo.[11] La astrolabo, kvankam origine disvolvigita fare de la grekoj, estis plie kaj plue disvolvigita fare de islamaj astronomoj kaj inĝenieroj, kaj sekve alportita al la mezepoka Eŭropo.

Astronomoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Saliba 1994b, pp. 245, 250, 256–257)
  2. (Gingerich 1986)
  3. . The Zij as-Sanjari of Gregory Chioniades. Brown University (Majo 2004). Alirita 11a de Novembro 2016.
  4. Saliba (1999).
  5. BENNO, van Dalen. (2002) Islamic Astronomical Tables in China: The Sources for Huihui li 274. Astrophysics and Space Science Library, p. 19–32. doi:10.1007/978-94-015-9862-0. ISBN 978-94-015-9862-0.
  6. African Cultural Astronomy: Current Archaeoastronomy and Ethnoastronomy research in Africa (angle). Springer Science & Business Media. ISBN 9781402066399.
  7. Medupe, Rodney Thebe; Warner, Brian; Jeppie, Shamil; Sanogo, Salikou; Maiga, Mohammed; Maiga, Ahmed; Dembele, Mamadou; Diakite, Drissa et al. (2008), "The Timbuktu Astronomy Project", African Cultural Astronomy, Astrophysics and Space Science Proceedings, p. 179, doi:10.1007/978-1-4020-6639-9_13, ISBN 978-1-4020-6638-2, Bibcode2008ASSP....6..179M. 
  8. Arabic Star Names, Islamic Crescents' Observation Project, archived from the original on 2a de Februaro 2008, https://web.archive.org/web/20080202163504/http://www.icoproject.org/star.html, retrieved 11a de Novembro 2016 
  9. . Arabic in the Sky, p. 24–33. Saudi Aramco World (Septembro/Oktobro 2010). Alirita 11a de Novembro 2016.
  10. (Ilyas 1997)
  11. Rabin 2010

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gingerich, Owen (April 1986), "Islamic astronomy", Scientific American, 254 (10): 74, Bibcode:1986SciAm.254...74G, doi:10.1038/scientificamerican0486-74, [1] Alirita la 13an de Novembro 2016.
  • Ilyas, Mohammad (1996), Islamic Astronomy and Science Development: Glorious Past, Challenging Future, Pelanduk Publications, ISBN 967-978-549-1
  • Saliba, George (1994b), A History of Arabic Astronomy: Planetary Theories During the Golden Age of Islam, New York University Press, ISBN 0-8147-8023-7
  • Saliba, George (1999), Whose Science is Arabic Science in Renaissance Europe?, Columbia University, arkivita el la originalo la 15an de Januaro 2008, [2] Alirita la 13an de Novembro 2016.