Aldebarano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komparo de Aldebarano kaj Suno en sama skalo

La stelo Aldebarano (la alfa stelo en la konstelacio Taŭro) havas diametron de proksimume 5,3×107km, aŭ ĉirkaŭ 38-oble la diametron de la Suno. Ĝia nomo devenas de la araba propozicio indikanta ke la stelo estas la "estro de la sekvantaro", t.e. la estro de la stelaro Hiadoj kiu sekvas la Plejadojn en ties ĉiunokta vojaĝo tra la ĉielo. En astrologio, Aldebarano estas fortuna stelo, aŭguranta riĉaĵojn kaj honorojn. La stelo estas unu el kvar "reĝaj steloj" de la antikvaj Persoj de ĉirkaŭ -3000.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]