Historio de la astronomio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sistema de Ptolemeo.

La historio de la astronomio estas la rakonto de la observadoj, malkovroj kaj konoj akiritaj laŭlonge de la historio pri temoj astronomiaj.

De prahistoriaj tempoj la homo interesis pri la astroj, kiuj montris konstantajn ciklojn kaj senŝanĝecon dum la mallonga periodo de la vivo de la homo kio estis utila ilo por determini la periodojn de abundo por la ĉaso kaj la rikolto aŭ de tiuj aferoj kiel la vintro kio postulis preparadon por postvivi al la adversaj klimataj ŝanĝoj.

La praktiko de ĉi tiuj observoj estas tiom certa kaj universala ke troviĝas tra la tuta planedo en ĉiuj tiuj partoj kie loĝis la homo. Deduktiĝas tiam ke la astronomio estas probable unu el la plej malnovaj oficoj, manifestanta en ĉiuj homaj kulturoj.

La senŝanĝeco de la ĉielo, estas ŝanĝita de realaj ŝanĝoj kiujn la homo per siaj observoj kaj komenca kono ne povis klarigi, de tie naskiĝis la ideo ke en la ĉielo loĝas potencaj estaĵoj kiuj influas la destinojn de la komunumoj kaj kiuj montras homajn kondutojn kaj sekve ili postulas adorado por ricevi ties favorojn aŭ almenaŭ eviti aŭ mildigi ties punojn. Ĉi tiu religia komponaĵo estis amplekse rilatigita al la studo de la astroj dum jarcentoj ĝis kiam la progresoj kaj sciencaj kaj teknologiaj komencis klarigi multe de la fenomenoj komence ne komprenitaj. Ĉi tiu disiĝo ne okazis pace kaj multaj de la malnovaj astronomoj estis persekutitaj kaj juĝitaj pro la fakto ke ili proponis novan organizon de la universo. Nuntempe ĉi tiuj religiaj faktoroj survivas en la moderna vivo kiel superstiĉoj kaj emo al la astrologio.