Uzanto:Talnat
Vikipedio:Babelejo | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||
Uzantoj laŭ lingvo |
Bonvenon!
Mi estas profesoro pri fonetiko, ekde 2010 emerita, en la universitato de Stokholmo. Mi instruis ĉefe pri la produktado, akustiko kaj perceptado de la parolo kaj pri scienca metodologio. Mi alprenis la identecon Talnat en la sveda vikipedio, kiam mi gvidis kurson pri Talets natur 'La naturo de la parolo' kaj donis al la partoprenantoj la taskon verki aŭ plibonigi vikipediajn artikolojn pri tiurilataj temoj. Tio estis parto de ilia ekzamenado.
Mi ankaŭ kelkfoje gvidis kurson pri Interlingvistiko kaj konstruitaj lingvoj, kaj miaj kontribuoj al la esperantlingva vikipedio ĉefe havas rilaton kun tiu kurso. Pluraj baziĝas sur tekstoj uzitaj en ties kadro. Aliaj temas pri fonetiko aŭ foje pri io alia.
Mia esplorlaboro koncernis ĉefe la perceptadon de la parolo kaj paralingvistikon (paralingvan fonetikon).
Mi verkis aŭ esence kontribuis al jenaj artikoloj:
* indikas kvin mil bitokojn.
Fonetiko: Parolsintezo*, Difono, Formanto, Gloto, Fonetiko**, Fonotakso*, Sonoreco, Tonlingvo**, Fajflingvo, Prozodio*, Prozodemo, Voĉforto, Parolsono, Parolorgano, Parolo, Paralingva fonetiko, Distinga trajto
Lingvistiko: Interlingvistiko***, Konstruita lingvo**, Kunteksto, Vortordo V2*
Vortoj: Internacia vorto**, Vikipediismo, Artistnomo, Batalnomo
Socilingvistiko: Etna lingvo, Natura lingvo, Kontrolita lingvo, Interdialekta normlingvo, Ĝemela lingvo*, Apartiga lingvo, Lingva imposto
Konstruitaj lingvoj: Damino*, Balaibalano, Medefajdrino*, Lingua ignota*, Eskaja lingvo**, Lingo, Mondialo (Heimer), Lasonebr, Universala lingvo (Keyser)*
Diversaj lingvoj: Fanagalo, Indiana gestlingvo, Silbo, Taa lingvo
Astronomio: Perihelio, Perigeo
Geografio: Ytterby, Täby, Stokholma arkipelago, Tobo, Denssetlejo, Lagoj en Svedio, Virihaure, Rostojávri, Insuloj en Svedio
Kemio: Rara tero
Personoj: Edwin Hubble, Heinz Kloss, Valter Tauli, Mirin Daĵo*, Fredrik Reinfeldt
Mi ankaŭ aldonis kaj plenigis kelkajn kategoripaĝojn: Apartigaj lingvoj, Ensociiĝintaj konstruitaj lingvoj, Lingvokreintoj, Lingvotipoj, Tonlingvoj, Setlejo, ...
Ligoj
[redakti | redakti fonton]- Mia TTT-ejo
- x-al-unikodo
- IPA-tajpilo (fonetikaj simboloj)
- Pageviews Analysis