Rostojávri

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rostojávri (svede: Råstojaure) estas lago en senvoja regiono norde de la polusa cirklo ĉe la limo inter Svedio kaj Norvegio. Ĝi situas en alteco de 680 m super la marnivelo kaj havas areon de 34,24 km². La sveda parto (30,57 km²) troviĝas en la komunumo Kiruna en Laponio, la norvega en la komunumo Målselv en Troms.

La lago havas du elfluojn. Proksimume 55%[1] de la elfluanta akvo fluas nordokcidenten tra Norvegio al la Norvega Maro, la ceteraj 45% sudorienten tra Svedio al la rivero Tornio kiu poste difinas la limon inter Svedio kaj Finnlando kaj finiĝas en la Botnia golfo de la Balta maro.

Kuriozaĵo estas, ke laŭ la ordinara difino de insulo kiel areo de tero, ĉiuflanke ĉirkaŭita per akvo, la plejparto de la tiel nomata Skandinavia duoninsulo, nome tiu sudokcidente de Rostojávri kaj ties du elfluoj (laga forkiĝo) fakte estas insulo neduona – la plej granda insulo en Eŭropo. Tamen mankas agnoskado de ties insuleco pro manko de konscio pri ĝi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]