Botnia golfo
| Ĉi tiu artikolo temas pri golfo en norda parto de Balta Maro norde de Uppsala kaj Turku. Por malpli granda golfeto norde de Umeå kaj Vaasa rigardu la paĝon Botnia golfeto. |
| Botnia golfo | ||
|---|---|---|
| golfo, golfo [+] | ||
| Akvejo | Balta Maro | |
| Koordinatoj | 63° 0′ 0″ N, 20° 0′ 0″ O (mapo)6320Koordinatoj: 63° 0′ 0″ N, 20° 0′ 0″ O (mapo) | |
| Larĝo | 240 km (149 mi) | |
| Profundo | 725 km (450 mi) | |
| Maksimuma akvoprofundo | 301 m | |
| Averaĝa akvoprofundo | 60 m | |
![]() |
||
| Botnia golfo | ||

(la Botnia maro ne estas glaciita)
La Botnia golfo[1][2] estas branĉo de la Balta Maro, inter Svedio kaj Finnlando, norde de Alando. Ĝi konsistas el suda kaj norda basenoj, inter kiuj situas ĝia plej mallarĝa kaj relative malprofunda parto, la Kvarken-markolo. La suda golfa baseno inter la plej norda punkto de la insularo Alando kaj la Kvarken-markolo nomatas Botnia Maro. La golfo estas ĉirkaŭ 700 kilometrojn longa kaj etendiĝas sur 120 000 kvadrataj kilometroj. Vintre la golfo glaciiĝas ofte tute.
La golfon enfluas multaj riveroj, kiuj alportas tiom da sensala akvo, ke la akvo multloke enhavas malpli ol 0,5 % da salo (en oceanoj 3,5 %).
La plej grandaj insuloj estas Hailuoto (proksime al la urbo Oulu) kaj Replot (proksime al Vaasa), ambaŭ apud la orienta bordo. Replot estas parto de pli granda insularo sur la Finnlanda flanko de Kvarken-markolo.
La orienta bordo de la golfo estas malalta kaj la maro tie malprofunda, precipe en la norda parto. La marbordo ĉe Svedio estas pli kruta. Dum la glacia epoko, kiu finiĝis antaŭ ĉirkaŭ 10 000 jaroj, la grundon subpremis dikega tavolo de glacio. Kiam la pezo de la glacio foriĝis, la tero komencis malrapide leviĝi kaj la leviĝado ankoraŭ daŭras. Ĝi estas plej rapida ĉe la norda bordo de la Botnia golfo, preskaŭ unu metro en jarcento. Tio signifas, ke jam en la daŭro de unu generacio la bordo kaj la insularoj videble ŝanĝiĝas: tero antaŭe markovrita sekiĝas kaj novaj insuletoj naskiĝas.
Ambaŭflanke de la mezo de la golfo situas loko listigita de Unesko en sia registro de mondaj heredaĵoj: la Alta Marbordo en Svedio kaj la Kvarken-insularo en Finnlando formas kune tiun transliman heredaĵon.
| Botniaj akvejoj | ||||||||
| ||||||||
Nomoj en lingvoj de apudaj landoj
[redakti | redakti fonton]- Botnia golfo, svede Bottniska viken, finne Pohjanlahti
- la suda parto, nomata Botnia Maro: svede Bottenhavet, finne Selkämeri
- la Kvarken-markolo, svede Kvarken aŭ Norra Kvarken, finne Merenkurkku
- la norda parto, Botnia golfeto: svede Bottenviken, finne Perämeri
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ kapvorto "Botnia" en PIV 2020
- ↑ Ankaŭ en la poŝatlaso de la mondo, ĝis nun sola esperantlingva atlaso, de 1971 en la vasta dupaĝa mapo 14 dokumentiĝas la geografia nomo "Botnia golfo".




