Saltu al enhavo

Perämeri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Perämeri
golfo [+]

AkvejoBalta Maro
Koordinatoj65° 0′ 0″ N, 23° 0′ 0″ O (mapo)6523Koordinatoj: 65° 0′ 0″ N, 23° 0′ 0″ O (mapo)
Maksimuma akvoprofundo140 - 150 m

Perämeri (Balta maro)
Perämeri (Balta maro)
DEC
Map
Perämeri
Vikimedia Komunejo:  Bothnian Bay [+]
vdr

Perämeri, jen finne kaj estone, respektive Bottenviken svede (norvege Bottenvika, dane Bottenbugten kaj germane Bottenwiek), estas la plej norda parto de la Botnia golfo inter Svedio kaj Finnlando. En Esperanto koresponde kun lingve similaj akvaĵoj, kiuj al Esperanto tradukiĝas per golfeto, eblus nomi la maroparton "botnia golfeto", sed pli klara sendube estas priskriba nomigo "norda botnia golfo". Ĝia areo estas 36 800 kvadrokilometroj kaj la plej granda profundo 140 - 150 m. Perämeri estas preskaŭ tute sensala. Grandaj riveroj, kiuj fluas al Perämeri, estas almenaŭ Oulujoki, Kemijoki, Torneälven, Kalixälven. Sude de Perämeri situas Kvarken (finne Merenkurkku), la norda markokolo de la golfo, kion kaŭzas la Kvarken-insularo (insuloj Replot, Björkö kaj multaj pli malgrandaj insuletoj). La plej granda urbo sur marbordo de Perämeri estas Oulu.

Venonteco[redakti | redakti fonton]

La Botnia golfo sume mallarĝiĝas. Kvarken mallarĝiĝas pli rapide ol aliaj partoj de la Botnia Golfo. Tio kondukas al la fakto ke la Botnia Golfo estos fortranĉita ĉe Merenkurkku kaj la Perämeri fariĝos lago post eble proksimume 2000 jaroj.