Saltu al enhavo

Botnia Maro

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Botnia Maro
maro, golfo [+]

AkvejoBalta Maro

Koordinatoj61° 30′ 0″ N, 19° 30′ 0″ O (mapo)61.519.5Koordinatoj: 61° 30′ 0″ N, 19° 30′ 0″ O (mapo)
Akvokolektejo79 000 km² (7 900 000 ha) [+]
Areo79 000 km² (7 900 000 ha) [+]

Botnia Maro (Balta maro)
Botnia Maro (Balta maro)
DEC
Map
Botnia Maro
Vikimedia Komunejo:  Bothnian Sea [+]
vdr
La areo de la Botnia Maro

La Botnia Maro (svede: Bottenhavet, finne Selkämeri, antaŭe Raum̩anmeri) estas la suda baseno de la Botnia Golfo, kiu estas parto de la Balta Maro Norda Eŭropo, inter la ŝtatoj Svedio okcidente kaj Finnlando oriente, en Norda Eŭropo, kiu ligas la nordan parton de la Botnia Golfo, nomata svede Bottenviken, finne Perämeri, kun la resto de la Balta Maro sude. La centra, markola parto de la Botnia Golfo tuj norde de la areo difinita kiel Botnia Maro nomatas Kvarken. Sude la Botnia Maro limiĝas per la plej norda punkto de la insularo Alando. La surfaca areo de la Botnia Maro estas proksimume 79 000 kvadrataj kilometroj. La plej grandaj marbordaj urboj, de sudo al nordo, estas Rauma kaj Pori en Finnlando, kaj Gävle kaj Sundsvall en Svedio. Umeå (Svedio) kaj Vaasa (Finnlando) situas en la ekstrema nordo, proksime de la Kvarken-markolo. Plejo el la maro estas dividita kun la teritoriaj maroj de Finnlando kaj Svedio, sed tie ekzistas ankaŭ internacia akvoareo.

En la finna la unua nomo de Botnia Maro estis ĝis la tempo inter la mondmilitoj Raumanmeri (maro de Raŭmo). En Raŭmo tio, ke Selkämeri anstataŭigis la nomon, peris proteston. Estas plejparte nekonata, kial la nomo Selkämeri anstataŭigis la nomon Raumanmeri.

Botniaj akvejoj
Botnia golfeto (plej maldekstre, norde), Kvarken, Botnia maro (sude) kiel partoj de Botnia golfo (plej dekstre)