Tonlingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En lingvistiko (fonologio, fonetiko) tonlingvotona lingvo estas lingvo, en kiu la tono havas leksike distingivan funkcion. En tiaj lingvoj ekzistas malsamsignifaj vortoj (aŭ morfemoj), kiuj distingiĝas unu de la alia nur per sia tono. En tonlingvoj la tono nedisigeble apartenas al la vorto aŭ morfemo. Ekzistas tonemoj, kiuj funkcias kiel fonemoj. Tipe, la signifodistingo estas ligita al ŝanĝo de la tonalto aŭ de la konturo de la tono, sed ankaŭ aliaj tonrilataj ecoj povas esti distingivaj. La plej multaj el la nuntempe tutmonde parolataj lingvoj estas tonlingvoj, sed ilia parolantaro (malgraŭ la multaj parolantoj de la ĉinaj lingvoj) ne ampleksas la plimulton de ĉiuj homoj.

Lingvoj kiuj uzas tonon nur por distingoj sur la nivelo de frazoj kaj konversaciaj parolturnoj, ofte por indiki finon aŭ nefinon de parolturno kaj por distingi demandon disde konstato, estas nomataj ne tonaj lingvoj sed intonaciaj lingvoj. Multaj tonlingvoj tamen ankaŭ utiligas tonon por distingoj je fraza kaj parolturna niveloj. Oni do povas diri, ke tiuj estas kaj tonaj kaj intonaciaj lingvoj. Tio validas ekzemple por la ĉinaj lingvoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Inter la tonaj lingvoj estas multaj lingvoj

en Orienta ĝis Sud-Orienta Azio:

en Afriko sude de Saharo:

en Ameriko:

kun malpli da funkcia ŝarĝo (angle functional load) iuj hindeŭropaj lingvoj:

Geografia distribuo de la tonlingvoj

Rimarkindas almenaŭ du vastaj koheraj geografiaj regionoj en kiuj distingiva uzo de tono estas komuna al multaj lingvoj kiuj apartenas al pluraj malsamaj lingvofamilioj. La unua estas kontinenta Azio sude de la Granda Muro, kie la menciitaj lingvogrupoj kaj unuopaj lingvoj formas lingvoligon (germane Sprachbund). La dua estas Afriko sude de Saharo. Ankaŭ tie temas pri "area" (lingvoliga) fenomeno.

Tipologio laŭ distingivaj trajtoj[redakti | redakti fonton]

En tonlingvoj povas uziĝi pluraj malsamaj distingivaj tonaj trajtoj. Tiuj povas esti la nivelo, konturo, komenco, finigo kaj sinkronigo de la tono, kaj ties ebla kombino kun malsamaj voĉregistroj.

Tonnivelo, tonkonturo, tonkomenco[redakti | redakti fonton]

En la plej simplaj tonsistemoj, la distingiva tono de silabo estas aŭ malalta aŭ alta kaj preskaŭ nivela en ĉiu silabo. Tiaj sistemoj estas oftaj en Subsahara Afriko. En kelkaj lingvoj de tiu areo ekzistas kroma, meznivela tono, kaj troviĝas ankaŭ pli komplikaj sistemoj.

En Orienta Azio, plej multaj tonsistemoj estas pli komplikaj. Tie ekzistas krom nivelaj tonoj ankaŭ distingivaj tonoj kiuj karakteriziĝas per sia konturo. Tiu povas esti leviĝanta, falanta aŭ pli komplika.

En kelkaj tonlingvoj ekziztas nivelaj, leviĝantaj kaj falantaj tonoj en la parolo, sed distingiva estas nur la tonalto komence de la silaba kerno, plej ofte reprezentata de vokalo.

Konturoj de la tonoj en la norma ĉina lingvo

En praktika sistemo por indiki konturajn tonojn en lingvistikaj studoj oni distingas kvin nivelojn inter 1 kaj 5, kaj la konturoj povas esti priskribataj per sinsekvo da ciferoj. Tio ilustriĝas ĉi-apude per la ekzemplo de la Norma ĉina lingvo. En ĝi, oni povas distingi inter kvin tonoj, el kiuj tamen nur kvar estas distingivaj tonemoj. La kvina estiĝas nur kiam iu el la distingivaj tonoj neŭtraliĝas en la parolo.

  • unua tono, pinjine ā, /55/ alta tono
  • dua tono, pinjine á, /35/ leviĝanta tono
  • tria tono, pinjine ǎ, /214/ falanta-leviĝanta tono
  • kvara tono, pinjine à, /51/ falanta tono
  • neŭtrala tono, pinjine a, /11/ malalta tono

La ciferoj en tiu sistemo ne indikas iajn muzikajn intervalojn. La diferenco en la tonalto inter la niveloj 5 kaj 1 ne estas konstanta, sed povas varii en alta grado kun la vigleco de la parolo. En vigla parolo de gaja knabino, tiu diferenco estas multe pli granda ol en parolo de malgajulo.

Notindas, ke neŭtrala tono estas malalta kaj ne mezalta. Tio havas fiziologian kaŭzon kaj pro tio verŝajne validas ĝenerale por ĉiuj tonaj kaj intonaciaj lingvoj.

Kvankam la tonalto ĉefrolas en la distingo inter tiuj tonoj, oni povas percepti la ”tonojn” ankaŭ en senvoĉa, flustra parolo. Tio eblas (tamen malpli fidinde) ĉar ekzistas pozitiva korelacio inter tonalto kaj laŭteco de la voĉo. Je nivelo 5, tonoj estas kutime ne nur plej altaj, sed ankaŭ plej laŭtaj. Ankaŭ helpas la malsama daŭro de malsamaj tonoj. (Pro la komplika tonmovado, la tria tono estas la plej longa.)

La cifera sistemo de tonindiko estis proponita de Zhao Yuanren, kiu ankaŭ ”komponis” plurajn rakontetojn el cetere identaj silaboj, kiujn distingas nur la tono. Tio bone ilustras la altan funkcian ŝarĝon de la tonoj en la ĉina. Jen ekzemplo:

Aŭskulti [2] Qí Qí qī qī. Qí qī qì qī qì. Qí Qí qì. Qì qí qī qī. Qí qí qǐ. Qī qī qì. Qǐ qí qī Qí. Qí Qí qī qī. Qì qì qī Qí.

Traduko: Sesdekjarulo el Ĉi havis sep edzinojn. La edzinoj de la sesdekjarulo forĵetis la lakaĵojn (漆器). La sesdekjarulo el Ĉi koleriĝis, forlasis la sep edzinojn kaj forrajdis sur ĉilino (麒麟). La sep edzinoj bedaŭris kaj petis lin resti en Ĉi. La sesdekjarulo el Ĉi lasis sian koleron kaj restis en Ĉi.

Aŭskultante tiun rakonteton, oni povas rimarki, ke la fina vorto havas falan tonalton, kvankam ĝi estas leksike en la dua, leviĝanta tono. Tio ŝuldiĝas al la fakto, ke la ĉina ankaŭ estas intonacia lingvo, en kiu parolturno finiĝu per fala intonacio.

Tonfiniĝo abrupta/malabrupta[redakti | redakti fonton]

En kelkaj tonlingvoj funkcias kiel distinga trajto abrupta fino de la tono. Estas tiel en aro da sudĉinaj dialektoj, en la birma kaj la vjetnama lingvoj. La abrupta fino estiĝas pro fermo de la gloto. Pro tio oni ankaŭ nomas tiujn tonojn glotalaj aŭ glotaligitaj. Ilia daŭro estas kutime malpli longa. Tipe estas nur unu aŭ du el la tonaj konturoj, kiuj kombiniĝas kun tiu trajto.

Tonsinkronigo, tonakcento[redakti | redakti fonton]

En kelkaj tonlingvoj oni ne povas konsideri la tonalton en si mem distingiva. Anstataŭe estas malsama sinkronigo de la tonaj movoj kun la segmentoj, kiu estas distingiva. Tio estas la kazo en la skandinaviaj tonlingvoj [3]. En tiuj ekzistas distingo inter du tonakcentoj, nomataj "akcento 1", aŭ "akuta akcento" kaj "akcento 2" aŭ "grava akcento". Tiu lasta tamen nur ekzistas en plursilabaj vortoj. La vario de la sveda parolata en Finnlando ne estas tona. La dana ne plu estas tona lingvo, sed restas fenomeno, nomata stød 'puŝo', kiu montriĝas en momenta forfalo de regula tono en vokalo de vortoj, kiuj en la sveda lingvo havas akcenton 1. La dana dialekto parolata en Bornholm similas al la sudsvedaj dialektoj kaj retenas la tonakcentan distingon.

Ton-voĉregistro[redakti | redakti fonton]

Ekzistas lingvoj, en kiuj distingiva uzo de tono estas kombinita kun distingiva uzo de ”voĉregistro” (tipo de voĉado). Plej ofta estas distingo inter ”spira voĉo”, ”modala voĉo” (tio estas ordinara voĉo), kaj ”knara voĉo”. En tiuj kazoj, tonaj distingoj povas kunfandiĝi kun voĉaj. En la birma lingvo, la variado de la voĉo nun superregas tiun de la tono.

Ton-voĉregistroj en la birma lingvo[4]
Registro Voĉtipo Daŭro Tonalto Ekzemplo Signifo
Malalta modala voĉo longa malalta [làː] 'veni'
Alta spira voĉo longa alta; en fina pozicio fala [lá̤ː] ~ [lâ̤ː] 'mulo'
Knara knara voĉo meza alta [lá̰ˀ] 'luno'
Abrupta fina glotalo mallonga alta [lăʔ] 'freŝa'

En aliaj tonlingvoj, ekzemple la taa lingvo (ǃXóõ, el la kojsana lingvaro), tonalto kaj voĉtipo kombiniĝas pli libere[5].

Fajflingvoj[redakti | redakti fonton]

Fajflingvoj ne kutimas esti grupataj kune kun ordinaraj tonlingvoj, sed el akustika vidpunkto fajfo estas simpla tono kaj ekzistas nenio kroma en fajfata komunikaĵo. En fajflingvoj kiuj baziĝas sur tonlingvoj, ofte konserviĝas la tonaj distingoj en ordinara parolo. En aliaj, la tonalto de la fajfado ne spegulas la prozodion de la normala parolo sed anstataŭe certajn ecojn de parolsonoj. En tiuj kazoj, ekzemple en silbo, la tonalto de la fajfado estas tiu, kiun oni ankaŭ povas percepti (ne tre klare) en senvoĉa flustra parolo, kaj kiu varias kun la loko de artikulacio de la parolsonoj.

Muzikaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

En la konstruita lingvo solresolo, kiu kutimas esti nomata ”muzika lingvo”, muzika tonskalo estas uzata kiel distigiva dimensio de la fonemoj, sed tio konfliktas kun la uzado de tono en naturaj lingvoj. En tiuj per tonalto komunikiĝas paralingvistika informo pri la parolanto kaj ties emocio kaj sinteno kaj pragmatika informo pri tio, kio estas komunikata. Tio apenaŭ eblas se fonema informo postulas fiksitajn muzikajn intervalojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. paĝo pri ekzemploj pri danaj dialektoj en la retejo dialekt.dk de la kopenhaga universitato (dane)
  2. Hartmut Traunmüller (1997). En tur i fonetikens marker (Ekskurso en la terenon de fonetiko), Lingvistika instituto, Stokholma universitato.
  3. Gösta Bruce & Eva Gårding (1978). ”A prosodic typology for Swedish dialects”. In Gårding, Bruce, Bannert (eds) Nordic Prosody: Papers from a Symposium, p. 219-229. Dept. of Linguistics and Phonetics, Lund University.
  4. James Matisoff (2001). Prosodic Diffusibility in South-East Asia, pp. 309-310. In Aleksandra Aikhenvald and Robert Dixon, Areal Diffusion and Genetic Inheritance, OUP.
  5. Traill, Anthony. (1985). Phonetic and phonological studies of ǃXóõ Bushman. Hamburg: Helmut Buske. ISBN 3871186694. 


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.