Kojsanaj lingvaroj
Aspekto

La kojsanaj lingvaroj — tua, ĵua, koja, sandava, kaj hadza — estas tri lingvaj familioj de suda Afriko (ĉefe Bocvano kaj Namibio) kaj du senparencaj lingvoj de Tanzanio.
Fonetiko
[redakti | redakti fonton]Komuna karakteriza trajto de la kojsanaj lingvoj estas la klaketoj, sonoj kiuj ne havas ekvivalenton en klasikaj alfabetoj, sed estas notitaj per IPA-simboloj:
| Sono | IPA-simbolo | (malnova) | Ekzemplo |
|---|---|---|---|
| bilabialo (en) | ʘ | ||
| dentalo (en) | ǀ | ʇ | |
| alveolaro (en) | ǃ | ʗ | |
| retroflekso (en) | 𝼊 | ψ | |
| palatalo (en) | ǂ | 𝼋 | |
| lateralo (en) | ǁ | ʖ | |
Parolantaro
[redakti | redakti fonton]| Lingvaro | Lingvoj | Parolantaro |
|---|---|---|
| Haza | 1 | 1 mil |
| Sandava | 1 | 40 mil |
| Kojaj | 9 | 300 mil |
| Tuaj | 2 | 4 mil |
| Ĵuaj | 6 | 45 mil |
| Totalo | ĉ. 20 | ĉ. 400 mil |
Etnoj parolantaj kojsanan lingvon
[redakti | redakti fonton]- Nomo: [f] Boschimans; [r] buŝmeni (de nederlanda vorto 'bosjesman' - arbara homo)
- Popolo, ĉefloĝantoj de Suda kaj Orienta Afriko. En XVI-XIX jc. estis dislokigitaj de bantuaj popoloj en dezertaj regionoj de Namibio (85 mil, 1992), Bocvano (35 mil), Angolo (8 mil) kaj Zimbabvo (1 mil).
- Apartenas al boŝmana raso.
- Lingvoj: boŝmanaj.
- Konservas tradiciajn konfesojn.
- Nomo: [m] koj-koin; [f] Hottentots; [r] gottentoti
- Negra gento en Namibio, Bocvano kaj Sud-Afriko, ĉefloĝantoj de Sud-Afriko. Totala kvanto: 130 mil, inter ili en Namibio 102 mil (1992).
- Parolas en hotentotaj lingvoj.
- Kredantoj: precipe protestantoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]