Haŭsa lingvo

| Haŭsa lingvo | ||
| natura lingvo • moderna lingvo | ||
|---|---|---|
| Hausa–Gwandara | ||
| Parolata en | Benino, Burkino, Ĉado, Ganao, Kameruno, Niĝerio, Niĝero kaj Sudano | |
| Parolantoj | 43 900 000 | |
| Skribo | latina alfabeto, araba alfabeto | |
| Lingvistika klasifiko | ||
| Afrikazia lingvaro | ||
| Lingva statuso | 1 sekura | |
| Lingvaj kodoj | ||
| Lingvaj kodoj | ||
| ISO 639-1 | ha | |
| ISO 639-3 | hau | |
| Glottolog | haus1257 | |
| Angla nomo | Hausa | |
| Franca nomo | haoussa | |
| Vikipedio | ||
ISO-lingvokodo :
| 639-1 = | ha |
| 639-3 = | hau |

La haŭsa lingvo estas la ĉada lingvo kun la plej granda nombro da parolantoj; ĝin parolas proksimume 25 milionoj da homoj kiel gepatran lingvon kaj proksimume 18 milionoj da homoj kiel duan lingvon — ĉefe en la ŝtatoj Benino, Burkino, Ĉado, Ganao, Kameruno, Niĝerio, Niĝero kaj Sudano en Afriko. Ĝi estas la 41-e plej granda lingvo de la mondo. La lingvo estas vaste uzata kiel loka interlingvo, aparte multe inter islamanoj.
Klasifiko
[redakti | redakti fonton]Haŭsa apartenas al la Okcidenta Ĉadlingva subgrupo de la Ĉada lingvaro, kiu estas parto de la Afrikazia lingvaro.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]En Esperanto
[redakti | redakti fonton]Sergio Baldi, Vortaro haŭsa-Esperanto kaj Esperanto-haŭsa, eld. Mondial, Novjorko, 2024, 230 paĝoj, ISBN 9781595694720. Krom la dudirekta vortaro enestas ankaŭ prezentoj de la du lingvoj kaj originala rakonto en la haŭsa kaj ĝia traduko en Esperanto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- esperante Informoj pri la Haŭsa lingvo en la vikio de UEA
- Retpaĝo pri Haŭsa lingvo Arkivigite je 2005-03-01 per la retarkivo Wayback Machine ĉe UCLA
- Pri Raporto pri Haŭsa en Ethnologue (angle)
- Pri Haŭsa lingvo en Ethnologue (angle)

