Denssetlejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Denssetlejo, dense loĝata loko, dane byområde, norvege tettsted (bokmål), tettstad (nynorsk), svede tätort, finne taajama, estas kohera setlejo kun difinita minimuma nombro da loĝantoj. La areo inter la denssetlejoj nomiĝas "rura areo" aŭ "kamparo".

Depost 1960, en Danio, Norvegio, Svedio kaj Finnlando, "denssetlejo" estas difinita kiel areo kun almenaŭ 200 loĝantoj, kie la distanco inter la domoj, inkluzive de laborejoj, estas malpli ol 200 metroj. Denssetlejo (dense loĝata areo) difiniĝas tute sendepende de la administracia divido en komunumojn.

En la jaro 2000 en Svedio ekzistis 1 936 denssetlejoj. La plej granda, Stokholmo, inkluzivis partojn de 13 komunumoj. Aliflanke, multaj komunumoj inkluzivas plurajn denssetlejojn.

En Francio estas difinita urba unuo (unité urbaine) en simila maniero, nome kiel areo kun almenaŭ 2 000 loĝantoj, kie la distanco inter la domoj estas malpli ol 200 metroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Urba areo