Virihaure

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Virihaure vidita el Staloluokta
Virihaure (Svedio)
DEC
Red pog.svg

Virihaure ['virihaŭre] (Lule-samee Virihavrre) estas la plej granda lago en la sveda nacia parko Padjelanta en Laponio. Virihaure situas 579 m super la marnivelo kaj havas surfacan areon de 108 km². Ĝia maksimuma profundo estas 138 m. Flanke de la lago situas la du sameaj someraj restadejoj Staloluokta kaj Arasluokta. Ne kondukas vojo al la lago. Ĝi estas atingebla piedmarŝe, per helikoptero aŭ hidroplano.

Virihaure ricevis la atributon ”plej bela lago de Svedio”.[1] Ĝia nomo estas samea kaj signifas ’ventsulketita akvo’.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Naturvårdsverket - Nationalparkerna speglar Sveriges natur