Sulfura dioksido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sulfura dioksido


speco de kemia ento
sulfura oksido
Ĝeneralaĵoj
Nomo Sulfura dioksido
Kemia formulo

SO₂

CAS-numero-kodo

7446-09-5

PubChem-kodo 1119
ChemSpider-kodo

1087

SMILES
Karakterizaĵoj
Molmaso

64.066 g/mol

Fazo de materio gaso
Denseco

2,6288 g/L

Sekurecaj indikoj
Pridanĝeraj indikoj
R:
S:
Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ la ordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg).
vdr

Sulfura dioksidodioksido de sulfuro, molekula formulo SO2, estas anhidrido de la sulfita acido H2SO3. Sulfura dioksido estas senkolora, akre odoranta kaj acide gustanta, venena gaso. Ĝi ekestas precipe per la bruligo de sulfurentenanta fosila brulaĵoj kiel karbonaftoproduktoj, kiuj entenas ĝis 4 procentojn da sulfuro. Sulfura dioksido kontribuas je konsiderinda parto al la aerpoluado, ĝi estas la kaŭzo de acida pluvo, dum kiu la sulfurdioksido kun la akvo kombiniĝas al sulfita acido (H2SO3). Por malebligi tion ekzistas diversaj procedoj de fumgassensulfurigo.

Ĝi estas liberigita nature per vulkana agado kaj estas produktita kiel kromprodukto dum kupro-elfosado kaj dum bruligado de fosiliaj brulaĵoj poluitaj kun sulfuraj komponaĵoj.

Produktado[redakti | redakti fonton]

  • per bruligo de sulfuro aŭ sulfuroksido
  • per rostado de sulfuraj ercoj, ekzemple de pirito:

(Fero(II)-sulfido kaj oksigeno reakcias al fero (III)-oksido kaj sulfurduoksido.)

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Mezomera limformulo de la sulfura dioksido estas jena:

sulfura dioksido sulfura dioksido

Likva sulfura dioksido solvas multnombrajn substancojn kaj pro tio establiĝis kiel valora solvilo.

Uzo[redakti | redakti fonton]

En la nutraĵindustrio sulfura dioksido sub la nomo E 220 estas uzata kiel konservigilo kaj antioksidanto, precipe por sekfruktoj, terpommenuoj, fruktosukoj, marmelado kaj vino.

Ĝi servas ankaŭ por la produktado de sulfurila klorido SO2Cl2 kaj tionila klorido SOCl2.

Krome sulfura dioksido estas grava iniciatanto por produkti sulfura trioksidon, por poste produkti koncentritan sulfata acidon (H2SO4), ekzemple per kontaktprocedo.

Sulfura dioksido ankaŭ servas por la produktado de multaj kemiaĵoj, medikamentoj kaj farbsubstancoj, kaj por blankigi paperon kaj tekstilaĵojn.

Certecindikoj[redakti | redakti fonton]

Koncentriĝo de sulfura dioksido, kiu superas la MLK-valoron (maksimuma laborej-koncentriĝo), povas al la homo kaŭzi kapdolorojn, naŭzon kaj senton de duonsveno. Je pli alta koncentriĝo la gaso forte damaĝas la bronkojn kaj pulmon aŭ eĉ la nuklean acidon, la portantojn de la heredaj ecoj.