Aera poluado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aerpoluado)
Skema desegno, kaŭzoj kaj efikoj de aerpoluado: (1) forceja efiko, (2) eroj, (3) pliiĝo de ultraviola radiado, (4) acida pluvo, (5) pliiĝo de ozonaj koncentriĝoj, (6) pliiĝo de nitrogena oksido niveloj.

Aera poluadoAerpoluo estas la enkonduko de partikloj, biologiaj molekuloj, aŭ aliaj damaĝaj materialoj en la atmosferon de la Tero, eventuale kaŭzante malsanon, morton al homoj, difekton en aliaj vivantaj organismoj kiel ekzemple manĝkultivaĵoj, aŭ al la natura aŭ finkonstruitaj medio.

La atmosfero estas kompleksa natura gasa sistemo kiu estas esenca al subteno de la vivo sur la terglobo. Stratosfera ozonperdo pro aerpoluo estis rekonita kiel minaco al homa sano same kiel al la ekosistemoj de la Tero.

Endoma aerpoluo kaj urba aerkvalito estas listigitaj kiel du el la plej malbonaj toksaj poluoproblemoj de la mondo en la informo pri Mondaj Poluaj Lokoj de 2008 de Blacksmith Institute World.[1] Laŭ la informo WHO de 2014 aerpoluo en 2012 kaŭzis la mortojn de proksimume 7 milionoj da homoj tutmonde.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Aerpoluo el fosilibrulaĵa elektrejo
  1. Reports. WorstPolluted.org. Arkivita el la originalo je 2010-08-11. Alirita 2010-08-29.
  2. 7 million premature deaths annually linked to air pollution. WHO (25a de Marto 2014). Alirita 25a de marto 2014.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]