Diskuto:Sulfura dioksido

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu renomi la artikolon al "Sulfurduoksido" ? Maksim 19:54, 25. Jan 2007 (UTC)

Pli bone al sulfura dioksido, analoge al karbona dioksido kaj konforme al kemia kaj scienc-teknika vortaro Narvalo 20:09, 25. Jan 2007 (UTC)

Laŭ la libro "Kemia kaj scienc-teknika vortaro" el 1993 printita en Usono en tri lingvoj, nome esperanto, angla kaj germana, ĝi estas nomata eĉ sulfura dioskido (sur paĝoj 124, 230, 284). La formo sulfurdioksido troviĝas en NPIV sur la paĝo 1097. Kaj la vortaro "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch" el 1999 mencias la formon sulfura dioksido, same kiel la fakvortaro el Usono. Do laŭ mi nur necesus alinomigo al la duparta formo jam menciita de Narvalo. Saluton --Tlustulimu 20:21, 25. Jan 2007 (UTC)
La eblaj tradukoj por SO2 en Esperanton estus:
  • 1 - Sulfata dioksido aŭ sulfata duoksido ĉar ĝi estas oksido devenanta el la sulfata acido
  • 2 - Sulfura dioksido aŭ sulfura duksido ĉar SO2 estas duoksido de la kemia elemento sulfuro.
  • 3 - Duoksido de sulfuro aŭ dioksido de sulfuro.
  • La sama regulo tauĝas por SO3 nomigo.

La Esperanta terminaro bezonas ĝisdatigon ĉar nia malnova literaturo ne ĉiam apogas sin sur seriozaj studoj nek alportas facilajn solvojn. Ne nur ni devas obei la universalajn institutojn por nomigo de la kemia literaturo, cetere ĉiuj angle kaj germane kun tradukoj por aliaj naciaj lingvoj, kaj adapti ilin sen naciismaj konceptoj kaj kun internacia pensmaniero. La estonto konas la veron. Claudio Pistilli (diskuto) 20:39, 12 Mar. 2015 (UTC)

Propono alinomi al Sulfura dioksido[redakti fonton]

Jam en la malnovaj versioj de PIV la uzo de di- estis rekomendita kiel "prefikso uzata por formi la nomon de substancoj, en kiu la pezo de la oksigeno estas laǔ la rilato al 2". En ĉiuj vortaroj konataj de mi estas proponita la prefikso di- sen neniu alternativo pri du- pri ĥemiaj molekuloj. Eĉ en la faka artikolo de Doug Portmann pri la nomado de ĥemiaj elementoj oni trovas la terminon Metal-dioksido (http://www.eventoj.hu/steb/kemio/doug-portmann/nomoj-de-kemiaj-elementoj.htm). Ŝajnas, ke la uzado de la prefikso du- anstataŭ di- originas aŭ de nefakuloj aŭ de reformistoj. Laŭ tiu diskutpaĝo se oni aldonas mian voĉon al la aliaj, ni estas 3 por alinomi l'artikolon al Sulfura dioksido kontraŭ unu. DidCORN (diskuto) 16:26, 2 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Bonvolu ankaŭ vidi la paĝon Vikipedio:Alinomendaj_artikoloj#Sulfura_duoksido_→_Sulfura_dioksido. Osteologia (diskuto) 21:36, 15 okt. 2019 (UTC)[Respondi]