Kazuo Ishiguro
Kazuo Ishiguro | ||
---|---|---|
Nobel-premiito ![]() | ||
Kazuo Ishiguro | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | japane: カズオ・イシグロ Kazuo Ishiguro, aŭ 石黒 一雄 Ishiguro Kazuo | |
Naskiĝo | 8-an de novembro 1954 (65-jara) en Nagasako | |
Lingvoj | angla lingvo [#] | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando • Japanio [#] | |
Alma mater | University of Kent • University of East Anglia • Woking County Grammar School for Boys [#] | |
Familio | ||
Patro | Shizuo Ishiguro [#] | |
Patrino | Shizuko Ishiguro [#] | |
Edz(in)o | Lorna MacDougall [#] | |
Idoj | Naomi Ishiguro [#] | |
Profesio | ||
Profesio | romanisto • verkisto • scenaristo • aŭtoro • sciencfikcia verkisto • kantotekstisto • kantoverkisto [#] | |
Verkoj | The Remains of the Day ("La resto de la tago") | |
Honorigoj | 1989 Premio Booker 1995 Ordeno de la Brita Imperio 1998 Kavaliro de la Ordeno de Artoj kaj Literaturo (Francio) 2017 Nobel-premio pri literaturo | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Kazuo Ishiguro (en la japana: カズオ・イシグロ (Kazuo Ishiguro) aŭ 石黒 一雄 (Ishiguro Kazuo); naskiĝis la 8-an de novembro 1954) estas brita verkisto de japana deveno.
Ishiguro naskiĝis en Nagasako (Japanio). Li kaj lia familio transloĝiĝis al Britio en 1960. Li ricevis de la Universitato de Kent la titolon de licenciulo pri Angla Filologio kaj Filozofio en 1978 kaj finis postgradon pri Krea Skribo en la Universitato de East-Anglia en 1980.
En 1982 li akiris la britan civitanecon, kiu estas la sola, kiun li posedas nuntempe, ĉar la japanaj leĝoj ne antaŭvidas la duoblan civitanecon.
Kazuo Ishiguro estis kvarfoje kandidato al la Premio Booker kaj gajnis ĝin en 1989 por The Remains of the Day ("La resto de la tago"). La ĵurnalo The Times inkludis lin en liston de la 50 plej bonaj britaj verkistoj ekde 1945. En 2017, li ricevis la Nobel-premion pri literaturo.
|