Svjatlana Aljeksijeviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Svjatlana Aljeksijeviĉ Nobel prize medal.svg
La verkistino en 2013
La verkistino en 2013
Persona informo
Naskonomo Svjatlana Aljaksandraŭna Aljeksijeviĉ
Naskiĝo la  31-an de majo 1948(nun 1948-05-31) (69‑jara)
en Stanislav, Ukrainio
Nacieco Belorusa
Lingvoj rusa lingvo [#]
Alma mater Belarusian State University [#]
Subskribo Svjatlana Aljeksijeviĉ
Profesio
Profesio Verkistino
Notindaj premioj Nobel-premio pri literaturo
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg
Svjatlana Aljeksijeviĉ en Berlino, 2011

Svjatlana ALJEKSIJEVIĈ (ruse Светлана Алексиевич Svetlana Aljeksijeviĉ, beloruse Святлана Аляксандраўна Алексіевіч Svjatlana Aljaksandraŭna Aljeksijeviĉ; naskiĝinta la 31-an de majo 1948 en Stanislav) estas belorusa verkistino ruslingva. Diafanas en ŝiaj verkoj la ĵurnalistaj radikoj. En oktobro 2015 ŝi iĝis nobelpremiita pro "sia multvoĉa verkaro metanta monumentojn al sufero kaj kuraĝo de tempo nia".

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝia patro estis beloruso; post kiam li forlasis la armeon la familio reiris en Belorusion envilaĝen, kie la gepatroj ekdeĵoris kiel instruistoj. Ankaŭ la avo jam estis estinta instruisto envilaĝa. Post la lernejfrekvento Aljeksijeviĉ laboris kiel ĵurnalistino en Narovlja (regiono de Gomel). Jam kiel lernantino ŝi verkis poemojn kaj publikigis ilin en la lerneja gazeto. Tiam estis priskribo ke necesas - antaŭ ekstuda permeso de ĵurnalistiko - esti laborinta praktike du jarojn. En 1967 ŝi enmatrikuliĝis. Kiel studentino ŝi gajnis diversajn premiojn en konkursoj belorusiaj kaj sovetiaj pri gazetfarado.

Post la finstudo oni sendis ŝin al la urbo Bereza (regiono de Bresto) por deĵori por lokaj gezetoj. Samtempe ŝi instruadis. Tiam ŝi devis elekti inter diversaj vivoplanoj: kontinuigi la familian tradicion pedagogian respektive esti ĵurnalistino. Post unu jaro ŝi estis invitata al Minsko por labori por la gazeto Сельская газета / Selskaja gazeta. Kelkajn jarojn poste ŝi iĝis korespondantino por la literatura magazino Neman, organo de la belorusaj verkistoj. Baldaŭ ŝi ekestris la sekcion pri nefikciaĵoj.

Sur la sojlo iĝi verkistino[redakti | redakti fonton]

Ŝi provis verki en diversaj ĝenroj - ethistorietoj, eseoj, reportaĵoj. La fama blankrusa verkisto Aljes Adamoviĉ tre influis ŝin, antaŭ ĉio per la libroj Я - из огненной деревни / Ja - iz ognennoj derevin (Mi estas el fajra vilaĝo) kaj Блокадная книга / Blokadnaja kniga (Sieĝa libro). Li skribis ilin kun aliaj sed la ideoj kaj la evoluigo intriga tute estis de li. Tio ĉi estis novaĵo por la belorusa literaturo kaj la rusa ankaŭ. Adamoviĉ intencis trovi bonan vorton por tiu ĉi nova ĝenro proponante "kolektiva novelo, novela oratorio, novela evidentaĵo, homoj prisiparolantaj, epika koruso" ktp. Por s-ino Aljeksijeviĉ Adamoviĉ estis la ĉefa idolo kiu ebligas al ŝi trovi propran vojon artistan.

En la jaro 1983 ŝi kompletigis la libron У войны не женское лицо / U vojni ne ĵenskoe lico (Milito ne havas virinan vizaĝon) kiu du jarojn ne povis aperi. Oni akuzis ŝin pri pacismo, naturalismo, malglorigo de la heroa sovetia virino. Tiaj akuzoj tiutempe povis havi konsekvencojn malbonajn. Pluse jam post la publikigo de la unua libro kun monologoj de uloj forlasintaj rolojn siajn Aleksejeviĉ taksitis kiel disidentino. Laŭ ordono de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Belorusio la jam finverkitaj libroj estis forigitaj kaj oni oficiale imputis al ŝi kontraŭkomunismemon. Minacis por ŝi eĉ la perdo de la laborposteno. Suspekte estis ankaŭ ŝia obstina malvolo aliĝi al la komunisma partio.

Post la potencakiro de Miĥail Gorbaĉov multo ŝanĝitis. En la jaro 1985 la verko У войны не женское лицо paralele en Minsko kaj Moskvo publikigitis kaj baldaŭ reeldonitis (sume en pli ol 2 milionoj da ekzempleroj). En ĝi monologis virinoj pri nekonataj aspektoj de la Dua mondmilito kaj furoris ĉelegantare. La saman jaron la dua libro aperis titolite Последние свидетели / Poslednije svidetelj (Lastaj atestantoj kiu ankaŭ havis diversajn eldonojn. Ĝi estis laŭdita fare de multaj kritikistoj kiel nova paŝo en primilita prozo. La milito viditis unuafoje sub la interpreto de virinoj kaj infanoj, ne plu nur de soldatoj.

Kombino ĵurnalistiko/beletro[redakti | redakti fonton]

En la datreveno 40-a de la militokomenco (1941) oni surscenigis en la Taganka-teatrejo la unuan romanon sub la direktado de Anatoli Efros. La Dramteatro de Omsk ricevis premion ŝatan por tio. La teatraĵo prezentatas en multaj lokoj kaj poste oni produktis ankaŭ dokumentan filmon kiu ja estis premiita. Aljeksijeviĉ estis en Kabulo en 1988/89 kaj verkis Цинковые мальчики / Zinkovje malĉiki (Zinkaj knaboj) pri militkrimoj en Afganio. La rusoj ne rajtis legi ĝin dum jardeko. Por kolekti materialon por la verkado ŝi vojaĝos tra la tuta lando dum kvar jaroj kaj parolis i.a. kun patrinoj de viktimoj kaj veteranoj militaj. Ŝi ankaŭ vizitis la militan zonon afganian. Multaj rusoj neniam pardonis al ŝi la malglorigon de la sovetia engaĝiĝo en Afganio. Militaj kaj komunismaj gazetoj plej akre atakis ŝin kaj en 1992 procesoj tribunalaj kontraŭ ŝi komenciĝis. Poste faritis dokumentadaj filmoj surbaze de ĉi tiu verko.

En 1993 ŝi verkis Зачарованные смертью / Zaĉarovannje smertju (Fascinitaj per morto) pri sinmortigoj post la kaduko de komunismo. Temas pri homoj kiuj ne estis kapablaj orientiĝi en novaj malkomunismaj sistemoj. Tiu ĉi verko estis taŭgigita por la kineja filmo Крест / Krest.

Spektaklo laŭ la verko de Svjatlana Aljeksijeviĉ pri nuklea akcidento de Ĉernobilo, Ĝenevo, 2009

En 1997 ŝi aperigis la verkon Чернобыльская молитва / Ĉernobilskaja molitva (Ĉernobila preĝo) kiu ne tiom temigas la katastrofon nukleacentralan de Ĉernobilo mem kiom la ŝanĝitan mondon postkatastrofan: kiel la homoj adaptis sin al la nova situacio (vidu la apudan foton de la spektaklo pri tio). Ŝia ĝis nun lasta libro Время секонд хэнд / Vremja sekond ĥend (Tempo revendita) el 2013 estas parto de ŝia skribprogramo pri Voĉoj el la utopio, t.e. kompleta superrigardo pri vivo dum sovetia komunismo. Al tiu ĉi programo apartenas ankaŭ la verko Последние свидетели: книга недетских рассказов / Poslednije svideteli: kniga nedetskiĥ rasskazov (La lastaj okulatestantoj - infanoj de la Dua mondmilito), originale eldonita en 1985. Gravaj fontoj inspiraj por ŝi estis la noticoj de la flegistino kaj verkistino Sofja Zaĥarovna Fedorĉenko pri travivaĵoj de soldatoj dum la Unua mondmilito same kiel la dokumentaj raportoj de la jam pli supre menciita beloruso Aljes Adamoviĉ. Pro ĝenerale reĝimmalema sinteno la nobelpremiitino vivis dumtempe en aliaj landoj, kiel Italio, Francio, Germanio aŭ Svedio.

La libroj de ŝi en multaj landoj aperis: Usono, Germanio, Unuiĝinta Reĝlando, Japanio, Svedio, Francio, Ĉinio, Vietnamio, Bulgario, Barato - sume en 19 landoj. Ŝi kunlaboris en 21 scenarioj por dokumentaĵoj kaj farigis tri teatraĵojn montritajn en Francio, Germanio kaj Bulgario.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Aljeksijeviĉ gajnis multajn internaciajn premiojn, kiel:

  • la Kurt-Tucholsky-premion "Courage and Dignity in Writing" (far la svedia PEN-klubo )
  • la Andrei-Sinyavsky-premion "For the Nobility in Literature"
  • la sendependan rusian premion "Triumph"
  • la lepsikan premion "For the European Mutual Understanding - 1998"
  • la germanan premion "For the Best Political Book"
  • Herder-premion
  • la Nobel-premion pri literaturo 2015

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]