Ordeno de la Honora Insigno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ordeno de la Honora Insigno
ordeno • civil decoration
Organizanto Sovetunio
Lando Sovetunio
Fondita en 25-a de novembro 1935
vdr
Ordeno de la Honora Insigno.

La Ordeno de la Honora Insigno (ruse Орден «Знак Почёта») estis civila premio de Sovetunio.

Ĝi estis kreita la 25-an de novembro 1935, kaj estis atribuita al civitanoj de SU pro elstaraj atingoj en produktado, scienca esplorado kaj socia, kultura kaj aliaj formoj de socia agado; pro helpo al ekonomia, scienca, teknologia, kultura kaj aliaj rilatoj inter Sovetunio kaj aliaj landoj; kaj ankaŭ pro elstara kontribuo al baza kaj al aplikita esplorado. La ordeno estis atribuita 1,574,368 fojojn.

La Ordeno de la Honora Insigno estis anstataŭita de la "Ordeno de Honoro" (ruse Орден Почёта) pere de Dekreto de la Prezidio de Sovetunio la 28-an de decembro 1988. Post la dissolvo de la Sovetunio, ĝi estis anstataŭita de la "Ordeno de Honoro" de la Rusia Federacio, establita de la Prezidenta Dekreto no. 442 de 2-an de marto 1994.[1]

Elstaraj premiitoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]