Termofonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Termofonto (PIV) aŭ geovarma, tervarma (akvo)fonto estas hidroterma fonto, ĉe kiu la fontanta akvo (termoakvo, geovarma akvo) estas pli varma (min. 8,3 ° C) ol la ĉirkaŭa grundakvo.

La tria plej granda termofonto de la mondo: Granda Prisma Fonto en la Nacia parko Yellowstone (diametro 91 m)
Natria-klorida termofonto Baden-Baden

Okaze de termofonto, la akvo varmegiĝas subtere, aŭ pro vulkana aktivado aŭ pro la profundaj varmegaj teraj rokaĵoj. Dum tio, la plej varmaj fontoj de Mez-Eŭropo atingas en Bad Radkersburg 80° C, en Aachen 74° C, en Karlsbad 72° C kaj en Wiesbaden 66° C. En vulkanaj areoj, la akvotemperaturo parte proksimiĝas al bolpunkto. La akvo plej ofte bobelas al tersufraco, malofte kiel gejsero. Tiam kelkfoje liberiĝas sulfurgasoj.

La areo kun plej densa koncentreco de varmegaj akvofontoj troviĝas en la Nacia Parko Yellowstone en Usonok ja nomiĝas Supra Gejsera Baseno. La 62 % de la tutaj varmegaj fontoj troviĝas tie. Ankaŭ Islando estas konata pro multaj termofontoj.

Termofontoj en Usono

Koloroj[redakti | redakti fonton]

Mamutaj Termofontoj en Nacia Parko Yellowstone

La tipa termofonto estas blanka ĉe la fonto pro precipitiĝo de mineralaj materialoj ĉirkaŭ la fonto. Ju pli fore fluas la akvo de la fonto, des pli malvarmiĝas kaj depende de la temperaturo vivas en ĝi mikroorganismoj kiel algoj kaj bakterioj (ekz. cianobakteriojThermus aquaticus). La kolorojn, kiuj donas tiuj mikroorganismoj varias de helflava tra oranĝo al malhela verdo.

Specifaj termofontoj[redakti | redakti fonton]

Okaze de gejsero, la subteravamro ne povas sufiĉe rapide cirkulo kaj estiĝas akvovaporo, kiu puŝas la varmon supren kiel gejseron. Fumaroloj estas varmegaj fontoj, ĉe kiu la la akvo eliĝas en formo de akvovaporo. Se la elpuŝanta akvo miksiĝas kun ŝlimo kaj argilo, oni parolas pri ŝlimpoto.

Preskaŭ ĉiuj termofontoj (sur kontinentoj) entenas dolĉan akvon, nur tri sana akvon: en Italio ĉe la Vezuvo, sur la japana insulo Hokajdo kaj sur la tajvan insulo Ludao ("Verda Insulo").

Fontoj sur grundo de profunda maro[redakti | redakti fonton]

Blanka fumanto de la subtera vulkano Eifuku (Japanio)

En la profunda maro ekzistas longa reto de aktivaj vulkanoj en la mezoceana dorso, kie ekzistas termofontoj kun temperaturo de pli ol 400 °C (pro la akvopremo tiu ne estas gasforma). Ili estiĝas pro tio, ke marakvo penetras la terkrusto kaj varmegiĝante elfluas. Dum tio elformiĝas sur la margundo el mineraloj la t.n. nigraj kaj blankaj fumantoj, tubo- aŭ kugloformaj fumtuboj.

Malofte estiĝas subteraj termofontoj pro eksoterma kemia proceso.

Uzebleco[redakti | redakti fonton]

Simioj dum banado en japana onseno en la Simia Parko Jigokudani (Yamanouchi, Prefektujo Nagano)

La varmegaj kaj varmaj termofontoj estas uzataj ofte por terapeutaj celoj, ĉar ili estas pli riĉaj je solvitaj mineraloj ol malvarmaj fontoj. Oni ofte konstruas kuracbanejojn je akvo de la termofonto.

La varmoenergio de la termofontoj estas uzeblaj por hejtado aŭ produktado de energio (ĉefe en Islando).

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]