Mineralfonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
publike alirebla minerala fonto en la "fonta parko Kronthal" en Kronberg im Taunus, Germanio

Mineralfonto estas fonto kiu produktas mineralakvon, do akvon aparte rekomendata por homa trinkado, kaj en iuj kazoj ekde la antikva epoko konsiderata aparte kuraca. La diferencigo inter "mineralfonto" kaj (simpla) "fonto" okazas laŭ relative arbitra fikso de kompare alta kvanto de mineraloj en la fonta akvo. La difinoj pri tiuj limkvantoj laŭ la jarcentoj forte ŝanĝiĝis. Fruaj sciencaj asertoj pri mineralakvoj kaj ties fontoj estas interalie en la verkaĵoj de Johann Theodor Tabernaemontanus (1522-1590)[1] kaj Martinus Rulandus la pli aĝa (1532-1602).[2][3] Dum la termino termofonto indikas relative pli altan temperaturon de la akvo kompare al aliaj fontoj, la termino mineralfonto nur indikas relative pli altan gradon de mineraloj kompare al aliaj fontoj, sekve mineralfonto povas esti aŭ ne esti ankaŭ termofonto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ekzemple en Johanus Theodorus Tabernaemontanus: Neuw Wasserschatz ("nova akvotrezoro"), Frankfurto ĉe Majno 1581 (rete)
  2. Walter Carlé, 1975, paĝoj 24–25
  3. W. C. Ambrozi: Physisch-Chemische Untersuchung der warmen Mineralquellen zu und bey Teplitz ("fizika-kemia esploro de la varmaj mineralfontoj en kaj apud Teplitz", ekde 1958 ĉeĥe alinomata Teplice nad Bečvou), volumo 1, 1797, paĝo 41 (rete)