Internacia Energia Agentejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Logotipo de IEA
Membroŝtatoj de IAE

La Internacia Energia Agentejo (IEA; france: Agence Internationale de l'Énergie) estas aŭtonoma interregistara organizo kreita en la kadro de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) en 1974 post la naftokrizo de 1973[1]. La IEA komence dediĉis sin al reago al fizikaj interrompoj en la liverado de nafto, kaj ankaŭ servis kiel informfonto pri statistikoj pri la internacia naftomerkato kaj aliaj energisektoroj. Ĝi estas plej konata pro la publikigo de sia jara Monda Energio-Perspektivo[2].

En la jardekoj postaj, ĝia rolo disetendiĝis por kovri la tutmondan energisistemon, ampleksante tradiciajn energifontojn kiel nafto, gaso kaj karbo same kiel pli purajn kaj pli rapide kreskantajn kiel sunenergio, ventoenergio kaj biofueloj. Dum la pandemio de Covid-19 ekis tutmondan sanan kaj ekonomian krizon komence de 2020, la AIE alvokis registarojn certigi, ke iliaj planoj pri ekonomia reakiro fokusiĝu pri investoj pri renovigeblaj energioj por krei la kondiĉojn por daŭripova reakiro kaj longtempa struktura malkresko de karbonaj emisioj[3].

Nuntempe la IEA funkcias kiel politika konsilisto de siaj membroŝtatoj, kaj ankaŭ de ĉefaj emerĝaj ekonomioj kiel Brazilo, Ĉinio, Barato, Indonezio kaj Sudafriko por subteni energian sekurecon kaj antaŭenigi la energian transiron tutmonde. La mandato de la Agentejo plilarĝiĝis por enfokusigi provizi analizojn, datumojn, politikajn rekomendojn kaj solvojn por helpi landojn certigi sekuran, pageblan kaj daŭrigeblan energion por ĉiuj. Precipe ĝi temigis subtenon de tutmondaj klopodoj akceli la energian transiron kaj mildigi klimatan ŝanĝon. La IEA havas larĝan rolon antaŭenigi raciajn energiajn politikojn kaj multnacian energian teknologian kunlaboron cele al atingo de karbona neŭtraleco[4].

La nuna plenuma direktoro de IEA estas Fatih Birol, kiu ekoficis fine de 2015 kaj komencis sian duan mandaton kvar jarojn poste.

Responde al la kreskanta nombro de promesoj faritaj de landoj kaj kompanioj ĉirkaŭ la mondo limigi siajn emisiojn al karbona neŭtraleco antaŭ 2050 aŭ baldaŭ poste, kvankam tio ne kongruas kun la celo de 1,5 ° C, kiu postulus karbonan neŭtralecon meze de la 2030-aj jaroj, IEA anoncis en januaro 2021, ke ĝi produktos gvidliniaron por ke la tutmonda energia sektoro atingos neŭtralecon en 2050. La IEA diris, ke la raporto, publikigota la 18an de majo 2021, provas elpensi vojon konforman al malebligado de tutmondaj temperaturoj leviĝi super 1,5 ° C - io, kion ekologiaj grupoj, investantoj kaj kompanioj instigis IEA fari[5]. Ĉiuj IEA-membrolandoj subskribis la Parizan Interkonsenton, kiu strebas limigi varmiĝon al 1,5 ° C kaj du trionoj de la registaroj de IEA-membroj engaĝiĝis pri emisio-neŭtraleco en 2050.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La naftokrizo de 1973 kiel defio al plurflanka energia kunlaboro inter okcidentaj industriaj landoj , Türk, Henning. Historical Social Research. 39 (2014): 209–230.
  2. Monda Energio-Perspektivo ĉe la retajo de IEA
  3. Kiel IEA prognozas la estontecon de Energio Financial Times, 13-a de oktobro 2020
  4. IEA fiksas celojn pri klimata ŝanĝo pri evolua monda transiro Reuters.com, 27-a de januaro 2021
  5. Investantoj pliigas premon sur tutmonda energia gardanto pri klimata ŝanĝo , Thomson Reuters Foundation News, 18-a de novembro 2019