Akvorado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Akvorado estas ekipaĵo de akvoenergia instalaĵo, kiu helpas transformi la akvoforton al utila laboro (en muelejoj, generatoroj.

En la industriizitaj regionoj, ili havas jam nur nur nostalgiajn funkciojn, oni ne uzas ilin por produkti energion. Kie la akvorajto permesas kaj ekzistas sufiĉa, samflua akvoenergio, oni eluzas la ekvoenergion per turbinoj.

Avantaĝo de la akvoradoj, ke ĝi povas produkti energion eĉ ĉe malgranda akvokvanto.

Plimulto de funkciantaj akvoradoj helpas la laboron en la malriĉaj landoj de Afriko kaj Azio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence la akvoradoj kiel norioj helpis la akvumadon de la agroj. Tiam oni muntis ĉerpejojn al la radoj, kiuj ĉerpis akvon kaj levis ĝin gravite kaj la ĉerpejo malpleniĝis sur la plej alta pinto de la norio. De tie ĝi kolektiĝis en akvobaseno, de kie plufluis en akvumaj kanaloj.

La teknologio estiĝis en la antikvaj aziaj, afrika landoj kiel Sirio, Irako, Hindio kaj Egiptio.

En la romia epoko, oni uzis la akvoradojn en akvomuelejoj. En la mezepoko oni eluzis la akvoenergion por prilaboro de lignoj, oleoplantoj, fero ktp.

La rolon de la akvoradoj transprenis fine de la 20-a la turbinoj.

konstruformoj de akvoradoj[redakti | redakti fonton]

supre-frapata akvorado[redakti | redakti fonton]

Ĉe suprefrapata akvorado, la akvo fluas tra fluejo ĉe radverto en la ĉelojn de la radoj. Tiel oni parolas pri ĉela rado. La radon movas la gravita forto de la akvo eluzas ties potencialan energion.

Ĝi uzatas ĉe akvo-niveldiferenco de super 5-6 m kaj akvokvanto de ĝis zu 0,1-0,5 m³/s. Ĝi povas atingi la efikecon de 80%.

Specifa formo estas la turnrado, kiam oni konstruas du alidirekte-movan akvoradon unu apud la alian.

Mez-frapata kaj post-frapata akvorado[redakti | redakti fonton]

Moderna mezfrapa akvorado de akvomuelejo Sythen en lutita konstruado

Mezfrapataj akvoradoj uzatas ĝis akvo-niveldiferenco de 5-6 m. Ili eluzas ankaŭ parte la kinetan energion de la akvo. Ili povas estis konstruitaj kiel ĉelaj aŭ ŝovelilaj radoj. La mezfrapataj akvoradoj estas nomataj ankaŭ post-frapataj, ĉar ili estas simile konstruitaj kiel la supre-frapataj radoj, sed ili turniĝas en la malan direkton.

Kelkaj mezfrapataj akvoradoj havas kulisan alfluejon kaj kropon.

Sube-frapata akvorado[redakti | redakti fonton]

Ĉe sube-frapata akvorado, la akvo trafluas sub la rado en kropo, kiu malhelpas la flankan forfluon de la akvo. Ĉar la energiogajno okazas per la ŝoveliloj, oni parolas pri ŝovelila rado.

La uzebleco de la sube-farpata akvorado estas ĝis akvo-niveldiferenco de 0,1-1 m kaj akvokvanto de super 0,3 m3/s. Ĉe optimumaj kondiĉoj, ĝi havas la efikecon de 60-70%.

Literaturo, germane[redakti | redakti fonton]

  • Wasserrad, in: Meyers Konversationslexikon, 4. Aufl. 1888, Bd. 16, S. 427
  • Wilh. Müller: Die Wasserräder, Berechnung, Konstruktion und Wirkungsgrad Verlag Moritz Schäfer, Leipzig 1929.
  • Ferdinand Redtenbacher: Theorie und Bau der Wasserräder, 2 Bände, 2. Auflage, Mannheim 1858.
  • K. W. Meerwarth: Experimentelle und theoretische Untersuchungen am oberschlächtigen Wasserrad Dissertation TU Stuttgart 1935

vidu[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]