Potenciala energio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Potenciala energio estas energio, kiu estas koneksita kun iu konserveca forto (forto, kiu havas potencialon). Potenciala energio ĉiam rilatas al iu antaŭe difinita (sed pli malpli elektebla) nivelo de nulo. La mezurunuo de la potenciala energio, kiel tiu de ĉiuj energioj, estas la Ĵulo kun simbolo J.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Risorto[redakti | redakti fonton]

Kvanto da energio konservita en lineara risorto estas:

kie:

k - konstanto de la risorto
x - distanco de la deformo

Gravita forto[redakti | redakti fonton]

Gravita forto estas konserveca forto kaj la potenciala energio egalas al:

kie:

G - gravita konstanto
M - maso de la fonto de la gravita forto (objekto kiun oni supozas nemovebla)
m - maso de objekto
r - distanco inter objekto kaj la fonto de la gravita forto

La potenciala energio estas negativa, ĉar la nivelon de nulo oni ĉi-okaze difinas ĉe senfina distanco de la objetoj, kaj .

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]