Minimuma salajro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Minimuma salajro estas tiu plej malgranda minimuma salajro je difinita tempo (plej ofte je monato; sed en Usono, Britio je horo). Ĝi estiĝas per ŝtata decido, leĝa enkonduko aŭ kolektiva interkonsento en laborejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La moderna minimuma salajro aperis en Aŭstralio kaj Nov-Zelando fine de la 19-a jarcento. La sekvan paŝojn faris Grand-Britio, kiam en kelkaj profesioj kaj industriaj branĉcoj ĝi ordonis antaŭskribis en 1909 establon de interesreprezenta komitato. En Britio ĝis nun ne ekzistas ĝenerala minimuma salajro. La unuan leĝon pri la minimuma salajro (nur pri virinoj) en Usono enkondukis en 1912 la federacia ŝtato Massachusetts. La ĝenerala enkonduko okazis en 1938 kun tiam 0,25 USD/horo.

Celo[redakti | redakti fonton]

Celo de la leĝoj estis la mallongigo de la laborhoro kaj kresko de la salajro. La minimuma salajro aperas en plimulto de la demokratiaj landoj kaj ties sumo dependas pro politikaj, ekonomiaj decidoj, sed plej ofte iom ligita al la ekzista minimumo.

Komparo[redakti | redakti fonton]

ŝtato laŭleĝe antaŭskribita
minimuma salajro je monato
en eŭro (stato:
01/2005) Fonto: Eurostat (dokumento)
Luksemburgio 1.467
Nederlando 1.265
Belgio 1.210
Britio 1.197
Francio 1.197
Irlando 1.183
Grekio 668
Usono 666
Hispanio 599
Malto 557
Slovenio 490
Portugalio 437
Pollando 328
Turkio 240
Ĉeĥio 235
Hungario 232
Estonio 172
Slovakio 167
Litovio 145
Brazilo 134,61
Latvio 116
Bulgario 77
Rumanio 72
Rusio ĉ. 10 (300 rubloj)
Svedio, Danio branĉoreguloj
Aŭstrio tra sociala partnero
Germanio (laŭ interkonsento)
Svislando (laŭ interkonsento)