Movado por Eŭropo de Liberecoj kaj Demokratio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Movado por Eŭropo de Liberecoj kaj Demokratio
france Mouvement pour l'Europe des libertés et de la démocratie
germane 
Bewegung für ein Europa der Freiheit und der Demokratie
angle 
Movement for a Europe of Liberties and Democracy
Eŭropa politika partio
Prezidantoj Niki Tzavela (2011–2014)
Jacek Włosowicz (intertempe)
Morten Messerschmidt (2015)
Prezidanto en la Eŭropa Parlamento Nigel Farage
Fondiĝo 2011
Dissolvo 2015
Ĉefa sidejo 18, rue Cler, 75007 Parizo (Francio)
Koloro(j) turkisa
Ideologio nacia konservativismo
suverenismo
eŭroskeptikismo
Eŭropaj parlamentanoj
25 / 577
(ĝis 2014), 19 (2014-15)
Eŭropa aliĝo Eŭropo de Libereco kaj Demokratio
Monda aliĝo Tutmonda Alianco de Demokratoj
Retejo http://www.meldeuropa.com/
vdr

La Movado por Eŭropo de Liberecoj kaj Demokratio (france Mouvement pour l'Europe des libertés et de la démocratie, angle Movement for a Europe of Liberties and Democracy aŭ mallongigite MELD) estas eŭropa politika partio fondita en 2011 de la partioj membroj de la frakcio Eŭropo de Libereco kaj Demokratio en la Eŭropa Parlamento, kun niotinda escepto de la Partio por Sendependeco el Unuiĝinta Reĝlando (UKIP) de Nigel Farage. En 2012, ĝi ricevis pagon de la Eŭropa Parlamento de 621 482 €[1]. Ĝi estas aliĝinta al la politika frakcio Fundamento por Eŭropo de Libereco kaj Demokratio (FELD), kiu ricevis pagon de 412 361 €. La du organizaĵoj havas sidejon ĉe 18, rue Cler, en Parizo, en Francio[2]. La prezidantino de la partio de 2011 ĝis 2014 estis Níki Tzavélla, poste komisia gvidanto estis Jacek Włosowicz kaj fina prezidanto Morten Messerschmidt (en 2015).

Partiaj membroj[redakti | redakti fonton]

Lando Partio Eŭropaj parlamentanoj Naciaj parlamentanoj
 Aŭstrio REKOS (Die Reformkonservativen)
0 / 18
0 / 183
 Belgio Frank Vanhecke (Sendependa)
0 / 22
0 / 150
 Bulgario Nacia Fronto por la Savo de Bulgario (NFSB)
0 / 17
0 / 240
 Francio Movado Por Francio
0 / 72
2 / 577
 Grekio Popola Ortodoksa Alarmo (Λαϊκός Ορθόδοξος Συναγερμός)
0 / 22
0 / 300
 Litovio Ordo kaj Justeco (Tvarka ir teisingumas)
2 / 12
11 / 141
 Nederlando Daniël van der Stoep
0 / 26
0 / 150
 Pollando Solidara Pollando (Solidarna Polska)
0 / 51
17 / 460
 Slovakio Slovaka Nacia Partio (Slovenská národná strana)
0 / 13
0 / 150

stato: 2009-2014

Tiuj partioj konsistigis de 2009 ĝis 2014 kun la Partio por Sendependeco el Unuiĝinta Reĝlando (UKIP) la frakcion Eŭropo de Libereco kaj Demokratio en la Eŭropa Parlamento.

Post la eŭropaj balotoj 2014, nur du el tiuj partioj pluhavas eŭropajn parlamentanojn : UKIP (Unuiĝinta Reĝlando) kaj Ordo kaj Justeco (Litovio). Nigel Farage tamen sukcesis rekonsistigi parlamentan frakcion ĉirkaŭ sia partio : Eŭropo Libereco Rekta Demokratio kun du novaj aliancanoj, kaj aparte la MoVado 5 Steloj de Beppe Grillo.

Eksaj partioj membroj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]