Eŭroposkeptikismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eŭroskeptikismo)
Eŭroskeptika stratarto: la eŭra valuto kuŝas en la dorso de ordinaraj EU-civitanoj.

La vorto eŭroposkeptikismo priskribas la skeptikon aŭ foje decidan politikan reziston rilate al la pli forta integriĝo de eŭropaj ŝtatoj en la Eŭropan Union (EU), kaj ĝenerale rilate al la institucioj, la evoluo kaj la politikaj celoj de la Eŭropa Unio. Ĝenerale tia sinteno estas ligita al la deziro teni laŭeble multe da nacia suvereneco. Ekde la fondiĝo de la Eŭropa Komunumo en la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento, estis eŭroposkeptikaj civitanoj kaj politikistoj en ĉiuj membroŝtatoj de la Komunumo, kiuj provis bremsi la eŭropan integriĝon de sia ŝtato: Aparte konata estas la daŭra eŭroposkeptika sinteno de multaj britoj, dum la lasta jardeko de la 20-a jarcento antaŭ de multaj skandinavianoj, sed ankaŭ ekzemple en Francio dum la 50-aj kaj 60-aj jaroj de la jarcento ardis diskutoj inter la eŭroposkeptikisma prezidanto Charles de Gaulle kaj subtenantoj unuflanke kaj por-eŭropaj politikistoj kiel ekzemple Valéry Giscard d'Estaing, posta prezidanto de Francio inter 1974 kaj 1981, aliflanke.

La pli mallonga vorto eŭroskeptikismo priskribas la skeptikon kaj reziston pri la komuna eŭropa valuto eŭro - tamen en pluraj naciaj lingvoj de Eŭropo oni miksas la du vortojn kaj konceptojn.

Plurlingva protesto kontraŭ konstitucio de la Eŭropa Unio (dum manifestacio de la jaro 2003).

Argumentoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aparte en la ŝtatoj de orienta Mezeŭropo, kiuj aniĝis en la Eŭropa Unio dum 2004, inter multaj civitanoj fortas la timo ke membreco en la Eŭropa Unio minacus la kulturan nacian identecon aŭ la post la kolapso de Sovetunio pene reakiritan nacian suverenecon kaj dignon. En Britio jam ekde la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento korespondas al tio la timo pri detruo de la "brita vivmaniero" ("destruction of the British way of life").
  2. Iuj civitanoj opinias kaj asertas, ke la burokratio de la Eŭropa Unio bremsus la ekonomian dinamikon, kaj la liberan ekonomian evoluon.
  3. Multaj homoj aparte en orienta Eŭropo timas la vendon de naciaj ŝtataj posedaĵoj (kulturaj kaj naturaj heredaĵoj, sed ankaŭ ŝtataj entreprenoj kaj loĝejoj), kadre de la ekonomia unuiĝo kun la multe pli "riĉa" okcidenta eŭropo.
  4. Aliflanke kaj en okcidento kaj en oriento multaj timas la perdon de sia laborloko kaj la malkonstruon de socia sekureco.
  5. Krome multaj okcidenteŭropanoj timas la perdon de la relativa ekonomia bonfarto en sia lando, kaj taksas ke la rapida larĝiĝo de la Eŭropa Unio kaj estontaj pluaj akceptoj de novaj membroŝtatoj povus endanĝerigi la politikan stabilecon de la Unio kaj de la bazaj valoroj de demokratio, socia solidaro kaj etna, lingva, politika kaj religia toleremo. Aparte granda la skeptikismo estas pri ebla estonta akcepto de Turkio en la Eŭropan Union.
  6. Multaj eŭropanoj perceptas deficiton pri demokratia legitimigo de la eŭropaj institucioj, kaj signifa nombro havas la liberalan sintenon, ke pri politikaj demandoj decidu laŭeble bazaj kaj etaj komunumoj - tiuj, kiuj poste devos vivi kun la rezultoj de tiuj decidoj.

Traktato pri konstitucio por Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Skeptiksmo tamen povas ankaŭ rilati nur al unuopaj aspektoj de la Eŭropa Unio: Ekzemple la plej multaj kontraŭantoj de la Traktato pri Konstitucio de Eŭropo ne ĝenerale kontraŭas la Eŭropan Union. La referendumoj de la jaro 2005 en la du EU-fondoŝtatoj pri tia konstitucio de Eŭropo rezultis en 55 respektive 60 procentoj da neaj voĉoj. Interalie tiun malakcepton de konstitucio de Eŭropo influis la nesufiĉa kvanto de demokratia legitimiĝo kaj travidebleco de la eŭropaj institucioj, la nesufiĉe klara divido inter la potencoj de la institucioj, la forte novliberalisma orientiĝo de la eŭropa politiko kaj la neo de la Eŭropa Unio subteni malpliigon de armeoj kaj armiloj.

Eŭroskeptikaj partioj laŭ landoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aŭstrio: Freiheitliche Partei Österreichs
  2. Belgio: Flandra Intereso; Liberecano, Rekta, Demokrata
  3. Britio: Partio por la Sendependeco de la Unuiĝinta Reĝlando
  4. Danio: Socialista Popola Partio (Danio)
  5. Estonio:
  6. Francio: Popola Respublika Unuiĝo, Front National, Ekstaru La Respubliko, Movado Por Francio, Ĉasado - Fiŝkaptado - Naturo - Tradicioj, Libertas
  7. Germanio: Alternativo por Germanio
  8. Grekio: Komunista Partio de Grekio, Ora Tagiĝo, Koalicio de la Radikala Maldekstro, Sendependaj Grekoj, Popola Ortodoksa Alarmo
  9. Hispanio: Popol-Unueca Kandidataro
  10. Hungario: Fidesz
  11. Irlando: Sinn Féin
  12. Islando: Sendependecpartio, Progrespartio
  13. Italio: MoVado 5 Steloj, Norda Ligo, Nova Forto
  14. Kipro: Progresa Partio de la Laboranta Popolo
  15. Latvio: Ordo kaj Justeco
  16. Moldavio: Partio de Komunistoj de la Respubliko Moldavio
  17. Norvegio: Centra Partio, Socialisma Maldekstra Partio, Liberala Partio
  18. Pollando: Memdefendo de la Respubliko Pollando, Unio de Realpolitiko, Juro kaj Justeco
  19. Rusio: Unueca Rusio
  20. Svedio: Frakcio Sendependeco kaj Demokratio, Vänsterpartiet, Sverigedemokraterna
  21. Svislando: Svisa Popolpartio
  22. Ukrainio: Partio de Regionoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]