Popola Ortodoksa Alarmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
http://laoslive.gr/
Popola Ortodoksa Alarmo
Λαϊκός Ορθόδοξος Συναγερμός
Emblemo de Popola Ortodoksa Alarmo
Lando Flago-de-Grekio.svg Grekio
Estro Georgios Karatsaferis (stato de somero 2012)
Fondiĝo septembro 2000
Lingvo(j) greka
Ĉefa sidejo Ateno
Retejo laoslive.gr
v  d  r
Information icon.svg

La Popola Ortodoksa Alarmo (greke Λαϊκός Ορθόδοξος Συναγερμός, mallonge ΛΑ.Ο.Σ. aŭ LA.O.S. kun akcento de la "o" kiel la vorto λαός laós - ‚popolo‘, foje ankaŭ tradukata "Popola Ortodoksa Kunvenigo" aŭ "…Kunveno", "…Kolektiĝo" aŭ "…Kunvokiĝo") estas konservativisma popolisma ĝis dekstre ekstremisma politika partio en Grekio. Ĝi kiel politika partio ekzistas ekde septembro 2000. En la parlamenta baloto de septembro 2007 la partio ricevis 26 parlamentajn seĝojn en la Grekia Parlamento, kaj en la sekva baloto de 2009 eĉ 15 parlamentajn seĝojn. En la balotoj de majo 2012 kaj de junio 2012 la partio havis malpli ol tri procentaĵojn de la balotaj voĉoj kaj sekve ne ricevis parlamentan seĝon.

Partiestro laŭ la stato de somero 2012 estas Georgios Karatsaferis. La oficiala partia politiko difiniĝas per etna naciismo, kontraŭbatalo de kultura kaj ekonomia tutmondiĝo kaj la defendo de valoroj de ortodoksisma kristanismo.

tradicia partia signo, en 2004 ŝanĝita al neŭtrala emblemo, sed revenigita al la nuna emblemo bildigata informkeste

Pluraj partianoj publike elstaris per neado de la holokaŭsto kaj per faŝismaj kaj forte kontraŭjudismaj eldiroj, kvankam oficiale la partia programo ne esprimas tiom ekstremajn poziciojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]