Eŭropa Nacia Fronto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Nacia Fronto
france Front national européen
Emblemo de Eŭropa Nacia Fronto
Eŭropa politika partio
ĉefsekretario Roberto Fiore
Fondiĝo oktobro 2004
Dissolvo 2009
Koloro(j) verde, ruĝa kaj nigra
Ideologio ultranaciismo
novfaŝismo
popolismo
Retejo la eksa retejo europeannationalfront.org, arkivigita en aŭgusto 2009
vdr

La Eŭropa Nacia Fronto (france "Front national européen" aŭ "ENF") estis movado kreita en oktobro 2004 kaj malfondita en 2009, kiu arigis diversajn ultranaciismajn movadojn en Eŭropo. Ĝia ĉefsekretario estis Roberto Fiore.

Membroj[redakti | redakti fonton]

Aliĝintaj movadoj[redakti | redakti fonton]

  •  Anglio : Partio "Anglio unue" (angle England First Party)
  •  Bulgario : Unuiĝo de Bulgara Popolo (bulgare Български национален съюз)
  •  Latvio : Nacia Potenca Unio (angle Nacionālā Spēka Savienība, dubinda informo, multaj alilingvaj tekstoj ne listigas ĝin)
  •  Portugalio : Renoviga Nacia Partio (portugale Partido Nacional Renovador)
  •  Slovakio : Slovaka nacia unueco (slovake Slovenská národná jednota, dubinda informo, multaj alilingvaj tekstoj ne listigas ĝin)
  •  Ĉeĥio : Nacia unuiĝo (ĉeĥe Národní sjednocení, dubinda informo, multaj alilingvaj tekstoj ne listigas ĝin)

Eksaj membroj[redakti | redakti fonton]

  •  Francio : Franca Renovigo (france Renouveau français)
  •  Grekio : Patriota Alianco (greke Πατριωτική Συμμαχία, mallonge ΠΑΤΡΙ.Σ. πατρίς patris signifas "partion" en la greka; fondita en 2004 kaj malfondita jam en 2007)
  •  Nederlando : Nacia Alianco ((nederlande Nationale Alliantie), mem-malfondita en 2007)
  •  Ukrainio : Tutukrainia Unuiĝo « Libereco » (ukraine Всеукраїнське об'єднання «Свобода»)

Ideologio[redakti | redakti fonton]

ENF volis agi kiel aktiva « konfederacio » por « Eŭropo de nacioj » kun apogo de tradiciaj naciismoj, por la defendo de Okcidenta kristanismo kaj de kristanismo.

La movado kontraŭis « eŭropismon » (aŭ eŭropa naciismo), tio estas la kreo de eŭropa nacio, nuliganta tiel la nunaj ekzistantaj tradiciajn eŭropajn naciojn, kiuj fariĝus provincoj (eŭropregionismo). Ĝi kondamnis ankaŭ la nunan eŭropan konstruon.

Agado[redakti | redakti fonton]

La 24-an de junio 2007, ENF kunvenis en Bukareŝto en Rumanio por la 80-jariĝo de la fondo de la « Legio de la ĉefanĝelo Sankta Mikaelo » (infiintarea Miscarii Legionare ; Garda de Fier) de Corneliu Zelea Codreanu[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. « The Legionary Movement: 80 years celebration » (angle), 1-an de julio 2007 en la eksa retejo de ENF, intertempe ne plu havebla

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]