EUDemokratoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Eŭropa Demokrata Partio aŭ Eŭropaj Demokratoj.
EUDemokratoj
france UEDémocrates – Alliance pour une Europe des Démocraties
angle EUDemocrats - Alliance for a Europe of Democracies
germane EUDemokraten - Allianz für ein Europa der Demokratien
Prezidanto Patricia McKenna
Fondiĝo 2005
Ĉefa sidejo 113-115, rue du Trône
B-1050 Bruselo
Belgio
Koloro(j) blua kaj oranĝkolora
Ideologio Suverenismo
Retejo http://www.eudemocrats.org
v  d  r
Information icon.svg

EUDemokratoj - Alianco por Eŭropo de Demokratioj (anglalingve "Europeans United for Democracy - Alliance for a Europe of Democracies", franclingve "EUDemocrats – Alliance pour une Europe des Démocraties" aŭ "EUD") estas suverenisma[1] eŭropa politika partio[2] , ariganta diversajn politikajn partiojn, movadojn kaj personojn el dek du landoj de la Eŭropa Unio. La partio estas agnoskita laŭ la regularo de la Eŭropa Unio (CE) 2004/2003[3]. La partio asertas esti nek maldekstra nek dekstra. La partio deziras profunde reformi la Eŭropan Union. La partio havas neniun rilaton kun la malnova movado Alianco de Sendependaj Demokratoj en Eŭropo (2005-2008), kiu defendis proksimajn poziciojn.

Ĝeneralaj informoj[redakti | redakti fonton]

La partio estis fondita laŭ dana leĝo la 7-an de novembro 2005, poste kiel eŭropa politika partio en Bruselo la 8-an de novembro 2005. Ĝia unua kongreso okazis en Bruselo la 24-an de februaro 2006. La eksa dana eŭropa parlamentano, Jens-Peter Bonde, estis je la origino de ĝia fondiĝo kaj li influis la unuajn jarojn de la partio. En januaro 2009, la svedo Sören Wibe postsekvis lin kiel prezidanto de EUD. Lia abrupta morto fine de decembro 2010, kondukis al la prezideco de Patricia McKenna, eksa irlanda verda eŭropa parlamentanino fariĝinta sendependa en 2009.

Politika programo[redakti | redakti fonton]

La EUD supozas ke ĉiu politika decido devus estis farita je la taŭga nivelo (subsidiareco), kio donus pli da influo al la ŝtatoj-membroj, ties regionoj kaj al la naciaj malplimultoj.

Iliaj ĉefaj politikaj celoj estas :

  • plifortigi la travideblecon je ĉiu politika nivelo, aparte je la eŭropunia nivelo, donante eblecon al la civitanoj ekzameni la oficialajn dokumentojn kaj partopreni en la gravaj kunvenoj.
  • plisolidigi la principon de subsidiareco en la Eŭropa Unio, per preno de ĉiu politika decido je la taŭga nivelo kaj la plej proksima al la civitanoj.
  • plibonigi demokration kaj devigon raporti al la civitanoj, reformante la eŭropajn instituciojn kaj strukturojn direkte al pli demokratia funkciado.
  • defendi diversecon en Eŭropo donante eblecon al la ŝtatoj-membroj lanĉi politikojn konformajn al la respektivaj naciaj realaĵoj kaj privilegiante adapteblan kunlaboron anstataŭ strikta harmoniigo.

Organizado de la partio[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj organoj de EUD estas la Kongreso, la rega komitato kaj la sekretariaro.

kongreso[redakti | redakti fonton]

La Kongreso de EUD, kiu arigas repezentantojn de la organizaĵoj-membroj, individuajn membrojn kaj ĉiujn membrojn de la rega Komitato, kunvenas almenaŭ unufoje jare. Ĉiu disponas pri unu voĉo. La Kongreso :

  • elektas kaj eksigas la membrojn de la rega Komitato.
  • modifas la statutojn de la partio.
  • diskutas kaj decidas pri la politika programo de la partio.
  • decidas per simpla plimulto de voĉoj.

Rega Komitato[redakti | redakti fonton]

La jara Kongreso elektas la regan Komitaton konsistantan el unu prezidanto kaj du kunprezidantoj. La membroj de ĉiu ŝtato-membro rajtas elekti aŭ nomumi unu vicprezidanton.

La buĝetoj por informaj kampanjoj kaj efektivigo de la politikaj decidoj estas deciditaj de la rega Komitato.

Sekretariejo[redakti | redakti fonton]

La sekretariejo estas estrata de la ĝenerala sekretario. Li asistas la organojn de la partio. Li povas ĉeesti ĉiujn kunvenojn de la rega Komitato, sen voĉdonrajto.

Prezidantoj[redakti | redakti fonton]

Freŝdataj agadoj[redakti | redakti fonton]

La partio kampanjis por "NE" al la traktato de Lisbono, salutante la irlandan « NE » en junio 2008 kaj aktivigante duan kampanjon okaze de la dua referendumo en Irlando en aŭtuno 2009.

Membroj[redakti | redakti fonton]

En la 18-a de novembro 2011, ĝi kunigis partiojn el nur dek du ŝtatoj membroj de la Unio, el 27 (Danlando, Estonio, Finnlando, Francio, Irlando, Italio, Latvio, Portugalio, Slovakio, Slovenio, Svedio kaj Unuiĝinta Reĝlando). En plej multaj kazoj, temas pri etaj partioj, ofte marĝenaj aŭ konsistantaj el sendependaj elektitoj.

Flago-de-Danio.svg Danio:

Flago-de-Estonio.svg Estonio:

  • Mouvement « Non à l’UE » (Liikumine ei Euroopa liidule)
  • Jaan Kundla, parlamentano

Flago-de-Finlando.svg Finnlando:

Flago-de-Francio.svg Francio:

Flago-de-Irlando.svg Irlando:

Flago-de-Italio.svg Italio:

Flago-de-Latvio.svg Latvio:

Flago-de-Malto.svg Malto:

Flago-de-Portugalio.svg Portugalio:

Flago-de-Rumanio.svg Rumanio:

Flago-de-Slovakio.svg Slovakio:

Flago-de-Slovenio.svg Slovenio:

Flago-de-Svedio.svg Svedio:

Flag of the United Kingdom (3-5).svg Unuiĝinta Reĝlando:

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Laure Neumayer: Euroscepticism as a political label; in: European Journal of Political Research 2/2007.
  • Géraud de Ville: Eurosceptics are Eurocritics or Eurorealists; in: Politeia 10/2007.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

<Referencoj />

Aldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. france Artikolo de Géraud de Ville en Politeia (10/2007): www.politeia.net
  2. france La politikaj partioj je eŭropa nivelo sur la interretejo "www.europarl.europa.eu"
  3. france(PDF) Regaluaro (CE) n° 2004/2003 de la Eŭropa Parlamento kaj de la Konsilio sur la interretejo "eur-lex.europa.eu"