Vivant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vivant
partio
Komenco 1997 vd
Lando(j) Belgio vd
Ideologio

socialliberalismoEŭroposkeptikismo

Fondinto(j) Roland Duchâtelet vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Vivant estas la nomo de movado kiu ekestis en Belgio fare de Roland Duchatelet kaj aliaj. Tiu movado uzas la baloton kiel ilon por atingi sian celon. Ĝi do ankaŭ estas politika partio.

Vivantismo enhavas tri grandajn ideojn:

  • la rekta demokratio pere de la referendumo je iniciato de la popolo. La popolo do decidas kian demandon oni antaŭmetas al ili. Por okazigi referendumon oni bezonas certan elcenton da subskriboj.
  • la baza enspezo. Ĉiu homo rajtas senkondiĉe ricevi enspezon de la ŝtato. Tiu enspezo celas nur plenumi la bazajn vivbezonojn. Por havi pli luksan vivon oni devus labori. Tiu baza enspezo estas formo de sociala sekureco kiu anstataŭus la nunan socialan sistemon neklaran kaj neĝustan.
  • la reformo de imposta sistemo. Forigo de imposto je laboro kaj ties anstataŭigo per pli alta Aldonvalora imposto. Tiel ke la prezoj ne altiĝas. (Ja unue la prezo malaltiĝis ĉar la firmao ne plu devis pagi la imposton je la laboro. Al tiu malalta prezo oni aldonas pli altan AVI-n tiel ke la prezoj atingu la nuntempan altecon. Tiel ĉi, la forfalo de imposto je laboro estas kompensita.)

La Vivantismo do sintezas la komunismon kaj la kapitalismon, la sekurecon kaj la liberecon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]