Centro Demokrata Humanista
Centro Demokrata Humanista | |
---|---|
Centre Démocrate Humaniste | |
![]() | |
Lando | ![]() |
Estro | Joëlle Milquet |
Fondiĝo | 1985 |
Lingvo(j) | franca (kaj parte germana) |
Ĉefa sidejo | Rue des Deux Eglises 41 1000 Bruselo |
Ideologio | kristana demokratio |
La Centro Demokrata Humanista – france centre démocrate Humaniste (cdH) – estas politika partio en la franclingva parto de Belgio. En la germanlingva parto de Belgio ĝi havas la nomon Christlich Soziale Partei (CSP, "kristane socia partio"). De la jaro 1972 ĝis la jaro 2002 la partio ankaŭ franclingve havis tiun nomon, do Parti Social Chrétien (PSC).
Kiel eksa registara partio de Belgio ĝi apartenas al la plej grandaj franclingvaj partioj de la lando. Pro la tendenco de multaj belgoj distanciĝi de la kristanismo kaj ankaŭ pro la distanciĝo de multaj belgaj burĝoj de la konservativismo, la partio dum la lastaj dek jaroj perdis multajn voĉojn en balotoj. La flandra partnera partio, kun simila politika programo, estas la grupiĝo Christen-Democratisch en Vlaams (CD&V).
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|