Kristdemokraterna
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Kristandemokratoj | |
---|---|
Kristdemokraterna | |
![]() | |
Lando | ![]() |
Estro | Göran Hägglund |
Fondiĝo | 1964 |
Ĉefa sidejo | Stokholmo |
Ideologio | kristana demokratio |
Retejo | www.kristdemokraterna.se |
La Kristandemokratoj (svede Kristdemokraterna) estas sveda politika partio. Ĝi reprezentiĝas en la sveda parlamento, Riksdagen. La precipa politika orientiĝo estas kristana demokratio.
Ĝi estis organizita kiel politika partio en 1964. Origine je la nomo Kristen Demokratisk Samling ("kristandemokrata kolektiĝo"). En 1991 ĝi unuafoje eniris la svedan parlamenton, superante la limon de 4% de la donitaj voĉoj. En la baloto de 2010, ĝi ricevis 5,6% de la voĉoj kaj 19 el la 349 parlamentanoj.