Union pour un mouvement populaire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unuiĝo por Popola Movado /
La Respublikanoj
Union pour un Mouvement Populaire /
Les Républicains
Emblemo de Unuiĝo por Popola Movado / La Respublikanoj
partio
Lando  Francio
Estro Jean-François Copé (prezidanto)
Vicprezidantoj Luc Chatel
Laurent Wauquiez
Ĝenerala sekretario Michèle Tabarot
Valérie Pécresse
Marc-Philippe Daubresse
Kasistino Catherine Vautrin
Ĉefa sidejo 238, rue de Vaugirard
75015 Parizo Cedex 15
Koloro(j) blua, ruĝa
Ideologio Gaŭlismo,
liberal-konservatismo,
kristan-demokratio
Deputitoj
199 / 577
Senatanoj
131 / 348
Eŭropaj parlamentoj
25 / 74
Departementaj konsilioj
27 / 101
Regionaj konsilioj
3 / 27
Membroj Nepublika informo (junio 2013)[1],
324 945 (la 18-an de novembro 2012)[2]
Eŭropa aliĝo Eŭropa popola partio
Internacia aliĝo demokrata kaj centra internacio, internacia demokrata unuiĝo
Retejo http://www.u-m-p.org
vdr
La prezidanto Jacques Chirac, unu el la fondintoj de UMP.
Nicolas Sarkozy, de la UMP

UMP (france Union pour un mouvement populaire, "Unuiĝo por Popola Movado") estas la plej granda dekstra-flanka politika partio en Francio.

Ĝi elvenis el la partio Rassemblement Pour la République, enhavante la partion Démocratie Libérale (Liberala Demokratio) kaj kelkajn anojn el Union pour la Démocratie Française (Unuiĝo por la Franca Demokratio aŭ UDF). Ĝi estis ĉefe la partio de la eksprezidento Jacques Chirac.

Kreita por la parlamenta baloto de junio 2002 (tuj post la reelekto de Jacques Chirac kiel prezidento), ĝi unue nomiĝis Union pour la Majorité Présidentielle (Unuiĝo por la Majoritato Prezidenta). Ĝi ŝanĝis sian nomon konservante la mallongigon en Novembro 2002.

La 28-an de novembro 2004, ĝia dua prezidanto estis Nicolas Sarkozy, kiu demisiis en majo 2007 (ĉar li iĝis prezidento de Francio la 6-an de majo 2007).

Internacie la partio estas parto de la Internacia Demokratia Unio, ene de la Eŭropa Unio de la Eŭropa Popola Partio.

La partio adoptis la nomon Les Républicains la 30-an de majo 2015.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiuj batalantoj de UMP, kiuj forlasis, Le Point, 14/06/2014.
  2. Nombro de enskribitoj, do kotizpagintaj membroj, por la kongreso la 18-an de novembro 2012, laŭ la informoj de la COCOE.
  3. Les Républicains. C'est jour de baptême ce samedi pour l'ex-UMP

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]