Tahoeraa huiraatira
Popola Kuniĝo | |
---|---|
Tahoeraa huiraatira | |
partio | |
Prezidanto | Gaston Flosse |
Fondiĝo | 1977 |
Ĉefa sidejo | Boîte postale 471 Papeete - Tahiti |
Koloro(j) | Oranĝkolora |
Ideologio | Gaŭlismo |
Deputitoj |
3 / 577 |
Senatanoj |
1 / 348 |
Eŭropaj parlamentanoj |
0 / 72 |
reprezentantoj en la Asembleo de franca Polinezio |
38 / 57 |
Retejo | http://www.tahoeraahuiraatira.pf/ |
Tahoera’a huiraatira estas polinezia gaŭlisma politika partio, same kiel UT-UNR kies heredanto ĝi estas. Gaston Flosse estis inter la fondintaj membroj de Kuniĝo Por la Respubliko (RPR) en 1977 flanke de Jacques Chirac. Tahoeraa Huiraatira estas ankaŭ partio, kiu asertas sian ligiĝon al la Franca Respubliko, kaj samtempe konstanta defendanto de aŭtonomeco de la franca Polinezio. Ĝi estas kromnomita « la oranĝkolora partio ».
Historio
[redakti | redakti fonton]La tahitia unuiĝo
[redakti | redakti fonton]De 1949 ĝis 1953, la institucioj, kiuj reprezentas la francaj teritorioj de Oceanio estis konkeritaj de la Kuniĝo de Tahitiaj Loĝantaroj (RDPT) de Pouvanaa Oopa. La opozicio al RDPT kreiĝas ĉirkaŭ la advokato Rudy Bambridge, kiu kreis la Tahitian Unuiĝon[1]. Rudy Bambridge malvenkis en la deputitaj balotoj de 1956 fronte al Pouvanaa Oopa kaj RDPT denove gajnis la teritoriajn balotojn de 1957.
UTD profitis de la alveno al la povo de generalo de Gaulle en majo-junio 1958. Gérald Coppenrath estis elektita senatano en junio kaj plie RDPT estis frapita en oktobro per aresto de Pouvanaa Oopa kaj de pluraj aliaj gvidantoj. UTD estis ĉiam asociita al la gaŭlisma partio, la Unuiĝo por la Nova Respubliko (UNR).
En 1968, UTD ŝanĝis sian nomon al "Tahitia Unuiĝo-UDR (Unuiĝo por Defendo de la Respubliko). La 24-an de julio 1971, Gaston Flosse, membro de UT ekde 1958, anstataŭis Rudy Bambridge por la prezideco de UT-UDR (Tetahoera'a Maohi en tahitia lingvo).
La "Tahoera'a Huiraatira"
[redakti | redakti fonton]- 6-a de majo 1977: kreo fare de Gaston Flosse de Tahoera'a Huiraatira (Popola Kuniĝo), alligita al Kuniĝo Por la Respubliko (RPR) poste al Unuiĝo por Popola Movado (UMP)
- 7-a de julio 2007: agado por la pacigo de la politikaj rilatoj inter la sendependuloj kaj la aŭtonomistoj ekigita de Oscar Temaru kaj Gaston Flosse
- 26-a de februaro 2008: fandiĝo de ĝia listo kun tiu de Unuiĝo por la Demokratio en grupon nomitan Unuiĝo por Evoluigo, Stabileco kaj Paco en la Asembleo de la franca Polinezio
Okaze de la francaj deputitaj balotoj de 2012, la partio gajnis 3 deputitojn el 3. Ĝi gajnis relativan plimulton kaj la balotan monpagon asociitan (ekde 2011) al la dua balotvico de la teritoriaj balotoj de la 5-a de majo 2013.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala interretejo Arkivigite je 2007-09-08 per la retarkivo Wayback Machine (france)
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Dato ne konata, tamen UT ekzistis en 1957, cf.[1] Arkivigite je 2012-07-09 per Archive.today
|