Demokrata Movado (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Demokrata Movado
Mouvement démocrate
Emblemo de Demokrata Movado
partio
Lando  Francio
Fondiĝo 2007
Ĉefa sidejo Parizo
Ideologio vidu tekste
Retejo Oficiala retejo
vdr

La franca Demokrata Movado (france: Mouvement démocrate) estas la titolo de la politika movado kreita de François Bayrou post la unua prezidenta balotvico de 2007. La principon de ĝia kreo alprenis la nacia konsilio de la Unuiĝo por Franca Demokratio (Union pour la démocratie française, UDF). La Demokrata Movado estas politika partio, kiu arigos la demokratojn, kiuj aspiras al sendependeca pozicio en la politika sfero. Per siaj sindetenoj en la voĉdono por investituro de la ministraro de François Fillon, la kvar demokrataj deputitoj konfirmis la "sendependecan" pozicion de sia partio—sendependeco kaj de la parlamenta majoritato kaj de la opozicio.

Valoroj apogataj de la partio[redakti | redakti fonton]

Eŭropa ambicio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la kreo de la Demokrata Partio, François Bayrou lanĉis la Eŭropan Demokratan Partion en aprilo 2004 kun Francesco Rutelli. Ĝia honorprezidanto estas Romano Prodi. En 2005 la Eŭropa Demokrata Partio kreis Mondan Demokratan Aliancon kun la Novaj Demokratoj (News Democrats, Clinton-isma frakcio de la usona Demokrata Partio.

Renovigo de la politika praktiko[redakti | redakti fonton]

Dum la prezidenta kampanjo de 2007 en Francio, la ĉefelemento de la kampanjo de François Bayrou estis la volo renovigi la politikan vivon. Laŭ la Demokrata Movado tiu renovigo karakteriziĝas per:

  • volo malfermiĝi al aliaj politikaj movadoj
  • transpaso de la dekstra-maldekstra divido
  • noviga kaj partopreniga movado
  • nova politikista generacio
  • anticipanta movado

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]