Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI)
Union des démocrates et indépendants (UDI)
(Partio)
Emblemo de Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI)
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Ĉambro nacia Asembleo
Estro Jean-Louis Borloo (prezidanto)
Vicprezidantoj Jean Arthuis, Jean-Christophe Fromantin, Chantal Jouanno, Sophie Auconie
Ĝenerala sekretario Laurent Hénart, Jean-Christophe Lagarde
Proparolantoj Philippe Vigier, Maurice Leroy
Fondiĝo La 18-an de septembro 2012
Ĉefa sidejo 22bis, rue des Volontaires, Parizo, 15-a arondismento
Koloro(j) violkolora, hele blua
Ideologio centrismo, liberalismo
Kristana demokratio, socialliberalismo
Ekologiismo, eŭropa federismo
humanismo
Pozicio dekstre centrisma, centrisma
Nacia Asembleo François Zocchetto (UDI-UC)
30 / 577
Senato Jean-Louis Borloo (UDI
31 / 348
Eŭropaj deputitoj Joseph Daul (PPE)
6 / 74
Prezidantoj de departementaj konsilioj
11 / 101
Membroj 50 000 deklaritaj (2013)[1]
Retejo www.parti-udi.fr
v  d  r
Information icon.svg

La Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI) (france "Union des démocrates et indépendants") estas franca desktre centrisma[2],[3] kaj centrisma, fondita de Jean-Louis Borloo la 18-an de septembro 2012[4], sur la datumbazo de la samnoma grupo en la nacia Asembleo. UDI konsistas el diversaj partioj, kiuj konservas sian ekziston, tiel konsistigantaj federacion de partioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuaj balotoj: partaj deputitaj, municipaj kaj eŭropaj balotoj[redakti | redakti fonton]

Se UDI spektis malvenkon de sia eliranta deputito Henri Plagnol, sed estis kontenta pri la venko de Meyer Habib okaze de la parta deputita baloto en la 8-a deputita distrikto de la francoj instaliĝintaj ekster Francio.

Por estontaj municipaj balotoj, UDI volas esti « aliancita sed konkura » al UMP.

Por la eŭropaj balotoj de 2014, la partio esperas profiti de sia eŭropa heredaĵo por atingi bonan rezulton[5].

La 5-an de novembro 2013, Jean-Louis Borloo, prezidanto de UDI, subskribis kun François Bayrou, prezidanto de Demokrata Movado (MoDem), ĉarton, kiu unuigas la du partiojn en komuna politika unuo, "La Alternativo", kun ambicio konduki komunajn listojn en la venontaj naciaj, eŭropaj kaj regionaj balotoj same kiel organizi primaran baloton komunan al la centrismaj partioj por elekti kandidaton por la prezidenta baloto de 2017[6].

Konsisto[redakti | redakti fonton]

UDI estas partio ariganta la sekvantajn naciajn politikajn movadojn :

La Nacia Centro de Sendependuloj kaj Kamparanoj (CNIP), kiu estis unu el la fondintaj partioj de UDI estis eksigita sekve de decido de la plenuma estraro de UDI la 10-an de septembro 2013, tiu lasta konsideris ke la unuanima subteno de la estraro de CNIP al sia prezidanto Gilles Bourdouleix konstitigas fundamentan rompon de ĉiu politika interkonsento inter UDI, ties valoroj kaj projekto, kaj CNIP[9]. La paroloj de la prezidanto de CNIP Gilles Bourdouleix pri la nefikshejmuloj ekigis viglan polemikon kaj indignon. Li diris ke Hilter eble ne sufiĉe mortigis ilin. Tiuj paroloj, kiuj kostis al la anecon en la movado[10].

Estraro[redakti | redakti fonton]


Elektitoj[redakti | redakti fonton]

Deputitoj[redakti | redakti fonton]

La parlamenta grupo UDI disponas je 30 deputitoj. Ĉiuj estas anoj de UDI kaj preskaŭ ĉiuj subskribis la fondintan pakton[11] :

Senatanoj[redakti | redakti fonton]

UDI estas registrita en la Senato en la parlamenta grupo Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj - UC (UDI-UC), nova nomo de la 23-a de oktobro 2012 de Centrisma kaj Respublika Unuiĝo (UCR), el kiuj 29 el la 32 anoj kuniĝis al la partio :

Noto : La senatanino Sophie Joissains estas ano de UDI, sed decidis plu sidi en la grupo de la senatanoj el UMP « pro fideleco al Jean-Claude Gaudin »[14]. Same estas por Alain Chatillon, kiu decidi resti aligita al la grupo UMP[15].

Eŭropaj deputitoj[redakti | redakti fonton]

UDI havas 6 eŭropajn deputitojn : 1 el Radikala Partio (PR) (Dominique Riquet); 2 el La Moderna Maldekstro (Marielle Gallo kaj Michèle Striffler); 2 el Nova Centro (NC) (Sophie Auconie[16] kaj Jean-Marie Cavada) kaj 1 el Unuiĝo por Popola Movado (UMP) (Christine de Veyrac)[17].

Elstaruloj anoj de UDI[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Unujara konstruado de UDI
  2. UDI eksturmas al UMP sur TTT-ejo "rfi.fr"
  3. UDI per 10 demandoj kaj respondoj, UDI estas centrisma kaj dekstre centrisma partio sur la TTT-ejo de la Nova Centro.
  4. Borloo anoncas la kreon de UDI , gazeto Le Figaro, la 18-an de septembro 2012.
  5. UDI sin preparas por la eŭropaj balotoj, gazeto Le Figaro, la 1-an de marto 2013.
  6. Jean-Baptiste Garat, « Borloo kaj Bayrou aliancitaj en La Alternativo », en gazeto Le Figaro, mercrede la 6-an de novembro 2013, p. 6.
  7. Artikolo pri Francio Ekologio
  8. Eta liberala partio kuniĝas al UDI, gazeto Le Figaro, la 15-an de januaro 2013.
  9. CNIP eksigita el UDI. Alirita la 18-an de septembro 2013..
  10. Gilles Bourdouleix demisiis sekve de siaj paroloj pri Hitler kaj la ciganoj. Alirita la 18-an de septembro 2013..
  11. « La fondintaj membroj de UDI », oficiala TTT-ejo de la partio
  12. Yannick Favennec aliĝis al UDI, gazeto Ouest-France, la 23-an de novembro 2012.
  13. [http://tempsreel.nouvelobs.com/politique/20121021.OBS6470/chantal-jouanno-passe-a-l-udi-de-jean-louis-borloo.html « Bona kapto por la nova centrisma partio, la senatanino kolerigas la estrojn de UMP en Parizo. », semajna gazeto Le Nouvel Observateur, la 21-an de oktobro 2012.
  14. Malfacila konstruo de UDI en departemento Bouches-du-Rhône
  15. La elektitoj el UDI en departemento Haute-Garonne: Alain Chatillon
  16. La TTT-ejo de Sophie Auconie referencas al UDI kaj al Nova Centro sed ne al FED. Vidu [1]
  17. Christine de Veyrac aliĝis al UDI
  18. Gilles Artigues kaj aliaj anoj de MoDem aliĝas al UDI
  19. Ahmed Attoumani Douchina forlasas UMP kaj aliĝas al UDI
  20. [http://www.lanouvellerepublique.fr/Vienne/communes/Buxerolles/n/Contenus/Articles/2012/11/17/Nouvelle-donne-au-conseil Ŝanĝo en la municipa konsilio
  21. Jacques Le Nay ano de UDI
  22. Méhaignerie forlasas UMP por UDI, gazeto Le Figaro, la 20-an de novembro 2012.
  23. « UDI : Simone Veil, la surpirza invititino de Borloo », Le Point, 21/20/2012

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]