Divers gauche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Divers gauche (esperantlingve diversa maldekstro) (mallongigita franclingve DVG) estas, en Francio, politika grupo, kiu arigas la kandidatojn kun maldekstraj opinioj sed kiuj ne estas membroj de iu ajn partio, aŭ kiuj estas anoj de malgrandaj partioj[1], aŭ kiuj forlasis aŭ estis eksigitaj - pli malpli provizore - el sia origina politika partio. Tiu marko povas esti provizora, por ekzemplo por la disidentoj, kiuj kandidatiĝis kontraŭ la oficiala kandidato de sia partio. Kaze de venko, post kelkaj monatoj kaj antaŭ maksimume du jaroj, ili estas ĝenerale reakceptitaj de ilia partio. Ekzemploj : Marcel Rogemont, Guy Chambefort.

La politika marko « sendependa » ne plu aperas en la tabeloj de la ministerio pri enlandaj aferoj ekde 2001, multaj kandidatoj kaj listoj prezentiĝantaj kiel « sendependaj » estis klasitaj kiel DVD « divers droite » aŭ DVG « divers gauche » aŭ DVC « divers centre » laŭ sia politika tendenco.

Elstaruloj kun marko "divers gauche"[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]