Annie Le Houérou

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Annie Le Houérou
Persona informo
Naskiĝo 31-a de marto 1960
en Plougonver (Côtes-du-Nord)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater University of Rennes 2 – Upper Brittany vd
Partio Socialista Partio
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Parizo vd
En TTT Oficiala retejo vd
Deputitino de la 4-a distrikto de Côtes-d'Armor
Dum 20-a de junio 2012
Antaŭulo Marie-Renée Oget
Urbestrino de Guingamp
Dum 14-a de marto 20084-a de aprilo 2014
Sekvanto Philippe Le Goff
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Annie Le Houérou, naskiĝinta la 31-an de marto 1960 en Plougonver (Côtes-du-Nord), estas franca politikistino , membro de la Socialista Partio kaj deputitino de Côtes-d'Armor ekde 2012.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Annie Le Houérou studis aplikitajn fremdajn lingvojn, poste publikan juron en la universitato de Rennes de 1979 ĝis 1984. Diplomita de la Regiona Instituto pri Adminisitrado, ŝi komencis labori en 1988 en la ministerio pri agrikulturo ĝis Parizo antaŭ ol estri, ekde 1993, la laboratorion pri evoluigo kaj analizoj de la departemento Côtes-d'Armor en la zoopoluso de Ploufragan.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Elektita en la Municipa Konsilio de Guingamp en marto 2001 sur la listo de Noël Le Graët, ŝi kuniĝis al la Socialista Partio en 2005 kaj estis elektita departementa konsilianino de la kantono Guingamp en decembro samjare per parta baloto. Ŝi estis, inter aliaj, prezidantino de la Komunumaro Guingamp inter 2002 kaj 2008. En marto 2008, ŝi estis reelektita en la Municipa Konsilio de Guingamp kies urbestro ŝi fariĝis. Samdate, ŝi estis reelektita en la Departementa Konsilio de Côtes-d'Armor, kies vic-prezidantino ŝi fariĝis, komisiita pri infanaro kaj familio[1]. Por konformiĝi kun la leĝo de nekumulo de mandatoj, ŝi rezignis tiam pri la mandato de departementa konsilianino.

Ŝi estis elektita deputitino okaze de la deputitaj balotoj de 2012 en la 4-a deputita distrikto de Côtes-d'Armor kun 68,52 % de la voĉoj fronte al Valérie Garcia, kandidatino de UMP[2].

En marto 2014, okaze de la municipaj balotoj en Guingamp, ŝi rekandidatis sur la listo kondukita de Philippe Le Goff kiu, la 4-an de aprilo, sukcedis ŝin kiel urbestro. Ŝi restis simpla municipa konsilianino.

Mandatoj kaj oficoj[redakti | redakti fonton]

  • De 2001 : Municipa konsilianino de Guingamp (Côtes-d'Armor).
  • 2002 - 2008 : Prezidantino de komunumaro Guingamp.
  • 2008 - 2014 : Urbestrino de Guingamp.
  • 2005 - 2012 : Departementa konsilianino des Côtes-d'Armor.
  • 2008 - 2012 : Vicprezidantino de la Departementa Konsilio, komisiita pri infanaro kaj familio.
  • De la 20-a de junio 2012 : Deputitino de Côtes-d'Armor.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]