Politika spektro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Politika spektro estas grafika prezento de la politika sinteno de homoj, socioj aŭ politikaj movadoj, ĝenerale laŭ la aksoj orientataj de maldekstro al dekstro. Tamen, iuj analizistoj enkondukis aliajn sociajn variablojn: krom la dimensio maldekstro/deksto povas aldoniĝi emoj al individualismo/kolektivismo, naciismo/internaciismo, religio/ateismo, aŭtoritatismo/anarkiismo, ktp. Tio, kio enkondukas nocion pri plurdimensiaj spektroj[1].

Terminoj[redakti | redakti fonton]

La vorto "spektro" memorigas pri la videbla spektro. Ĉar la koloro ruĝo estas tradicie asociata al politika maldekstro, oni asociis alian koloron (pliofte blua[2]) al la dekstro. Rubando kolorata de ruĝo al bluo tre similas optikan spektron.

La terminoj "dekstro" kaj "maldekstro" en politiko referas al la lokaliĝo de seĝoj en la Konstitucianta Asembleo (1789 - 1791) – dum la Franca revolucio de 1789. La aristokratoj kaj la klerikoj, partizanoj por la reĝa vetoo seĝis en tiu asembleo dekstre de la prezidento (honoraj lokoj), Sekve, oponantoj al tiu vetoo (plimulta parto de Tria Stato) seĝis maldekstre.

De tiam, oni politike enfakigas:

  • La defendantojn de la ordro, de la hierarĥio, de la regado far de iaj elitoj : al Dekstro
  • La defendantojn de la popolo, de la egaleco, de la regado far ĉiuj : al Maldekstro

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiam, kiam en multaj lingvoj, oni uzas la terminon "politika spektro", en la franca oni parolas pri "Échiquer politique" ( = politika ŝaktabulo).
  2. Bluo estas ligita al la ĉielo, do al la katolikismo. Bluo estas la koloro de la manteloj de Maria kaj de la vestoj de duminstrua Jesuo.