Spektro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉielarko super Lago Kaviskis, Litovio

Spektro estas linea listo de statoj, kutime ne finia arogamo, sed kontinuaĵo en kiu la statoj servas kiel nomigitaj regionoj aŭ punktoj. La unua scienca uzo de la vorto estis por la videbla spektro kiun oni vidas en ĉielarko.

En la latina lingvo, spectrum signifis bildoapero, inkluzive de la senco fantomo, kiu ankaŭ ekzistas en la internacia lingvo. Dum la 17-a jarcento, la vorto spectrum eniris sciencajn verkojn por aludi la bendon da koloroj kiun produktis prismo trans kiu blanka lumo disiĝis. Poste, Goethe uzis la vorton Spektrum por fantomsimila optika postbildo en sia libro Teorio de la Koloroj (1810), kaj Schopenhauer sekvis lin kun Pri Vido kaj Koloroj (1815), sed ĉi tiu uzo ne daŭris.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fiziko[redakti | redakti fonton]

Aliaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]