Divers droite

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La marko divers droite (esperantlingve diversa dekstro) (mallongigita en DVD) estas, en Francio, politika grupo, kiu arigas la kandidatojn kun dekstraj opinioj sed kiuj ne estas membroj de iu ajn dekstra partio, aŭ kiuj estas anoj de malgrandaj partioj[1], aŭ kiuj forlasis aŭ estis eksigitaj - pli malpli provizore - el sia origina politika partio. Tiu marko povas esti provizora, por ekzemplo por la disidentoj, kiuj kandidatiĝis kontraŭ la oficiala kandidato de sia partio. Kaze de venko, post kelkaj monatoj kaj antaŭ maksimume du jaroj, ili estas ĝenerale reakceptitaj de ilia partio. Ekzemploj : Pierre Charon, Jacques Gautier, Alain kaj Joëlle Ferrand.

La politika marko « sendependa » ne plu aperas en la tabeloj de la ministerio pri enlandaj aferoj ekde 2001, multaj kandidatoj kaj listoj prezentiĝantaj kiel « sendependaj » estis klasitaj kiel DVD « divers droite » aŭ DVG « divers gauche » aŭ DVC « divers centre » laŭ sia politika tendenco.

Elstaruloj DVD (diversa dekstro)[redakti | redakti fonton]

Francio[redakti | redakti fonton]

Svislando[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]