Radikala Partio (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search


Radikala Partio (PR)
Parti radical (PR)
(partio)
Emblemo de Radikala Partio (PR)
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Estro Jean-Louis Borloo
Ĝenerala sekretario Laurent Hénart
Unua vicprezidanto Rama Yade
Dua vicprezidanto Yves Jégo
Adjunktaj ĝeneralaj sekretarioj Arlette Fructus kaj Jean-Paul Alduy
Nacia kasisto Jean-Marc Gabouty
Ĉefa sidejo 1, place de Valois
75001 Parizo
Koloro(j) blua, blanka, ruĝa
Ideologio radikalismo, respublikismo, eŭropa federalismo, humanismo, laikeco
Nacia Asembleo Jean-Louis Borloo (UDI
7 / 577
Senato François Zocchetto (UDI-UC)
8 / 348
Eŭropa parlamento Joseph Daul (Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj (PPE))
3 / 74
Retejo www.partiradical.net
v  d  r
Information icon.svg

La Radikala Partio kromnomita « Parti radical valoisien », estas la plej malnova franca politika partio, nun lokita en centra-dekstra pozicio en la politika spektro. Oficiala sekvo de la historia radikala partio, kreita en 1901, ĝi arigis unue la maldekstrajn respublikistojn, la socialistoj estis klasitaj ekstreme maldekstraj[1]. kape de la bloko de maldesktroj en la deputitaj balotoj de 1902, ĝi partoprenis en la registaro de Émile Combes kaj faris aparte, post la falo de Combes, la apartigon de eklezioj disde ŝtato en 1905. Post diversaj misokazaĵoj en la 4-a kaj 5-a Respubliko kaj pro la skismo, okazinta en 1971, de la « maldesktraj radikaluloj », ĝi nun situas en centra-dekstra pozicio de la politika spektro. Ĝi estas ano, kial asociita partio al Unuiĝo por Franca Demokratio (UDF), inter 1979 kaj 2002, poste al Unuiĝo por Popola Movado (UMP), inter novembro 2002 kaj majo 2011. Poste ĝi refariĝis politike sendependa kaj estis je la origino, en 2012, de Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI).

Nuna politika programo[redakti | redakti fonton]

  • Akceli la adaptiĝon de la lernejoj al la moderna mondo kaj plifortigi la rimedojn por helpi la lernantoj kun malfacilaĵoj ;
  • Malpezigi la koston de la ŝtato kaj rekoncentri ĝin al ĝiaj ŝtataj roloj por fronti la evoluojn de la mondo ;
  • Relanĉi la socialan dialogon kaj organizi solidarecon inter generacioj ;
  • Ekfari fiskan reformon, kiu favoro deziron entrepreni kaj kreskigos aŭtonomecon de lokaj kolektivumoj;
  • Redoni al la loĝantoj ĉiutagan sekurecon ;
  • Doni al la ministerio pri defendo la rimedojn por plenumi siajn novajn taskojn fronte al la internacia terorismo ;
  • Integri la mediteranean sudon al la eŭropa projekto per unuiĝo de eŭropaj entreprenoj kun entreprenoj de norda Afriko ;
  • Krei eŭropan civitanecon kaj federacion de nacioj en Eŭropo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 5-a Respubliko : evoluo al centra-dekstra pozicio[redakti | redakti fonton]

La 5-a Respubliko estis tute malbona por la radikala partio, kiu forte malprogresis okaze de la deputitaj balotoj ( 8,4 % en 1958 kaj 7,1 % en 1962 ekaj 6,0 % en la municipaj balotoj de 1964), post akra kontraŭstaro al la reveno de generalo De Gaulle kaj al adopto de la nova konstitucio.

La partio gajnis 2 senatanojn okaze de la senatanaj balotoj de la 25-a de septembro 2011 dank'al venko de Vincent Delahaye kaj Christian Namy, sed la eksiĝanta senatano Jean-Paul Alduy ne estis reelektita kaj Alain Merly, Yves Jégo kaj Gérard Trémège estis venkitaj, tiel estas 7 radikalaj senatanoj.

Por la deputitaj balotoj de junio 2012, estis 89 oficialaj kandidatoj (78 sub la standardo de la partio, 8 sendependaj Unuiĝo por Popola Movado (UMP) kaj 3 sendependaj diverse dekstraj aŭ centrismaj. De 2011, la kandidatoj ne plu estas alligitaj al Unuiĝo por Popola Movado (UMP) sed al La Trifolio - La Novaj Ekologiistoj kadre de la ŝtata financado de la partioj. Por plilarĝigi kaj fini tiun interkonsenton, estis kreita Unuiĝo de Radikaluloj, Centristoj, Sendependuloj kaj Demokratoj, asocio laŭ leĝo de 1901, en aprilo 2012.

Elektitoj[redakti | redakti fonton]

Post sia 113-a kongreso, la partio enhavas en la 8-a de decembro 2012 : 7 deputitojn, 8 senatanojn, 3 eŭropajn deputitojn, 22 regionajn konsilianojn, 60 departementajn konsilianojn, 198 urbestrojn, 700 lokajn elektitojn[2].


La deputitoj[redakti | redakti fonton]

Okaze de la 14-a parlamenta periodo de la kvina Respubliko[2] 7 deputitoj de la Radikala Partio estis elektitaj, ili aliĝis al la parlamenta grupo "Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj" (UDI) :

Post la deputitaj balotoj de la 10-a kaj 17-a de junio 2012, Jean-Louis Borloo anoncis la 19-an de junio la kreon de parlamenta grupo nomita « Grupo "Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj" » (UDI) sur la bazo de Unuiĝo de Radikaluloj, Centristoj, Sendependuloj kaj Demokratoj (URCID) konsistigitaj la antaŭan 11-an de aprilo. Ariganta « sendependulojn, radikalojn kaj centristojn », tiu grupo enhavas 30 anojn « sed celas akcepti aliajn parlamentanojn »[3].

La senatanoj[redakti | redakti fonton]

De la senatanaj balotoj de 2011, la Radikala Partio enhavas 8 senatanojn[2] el kiuj :

La eŭropaj deputitoj[redakti | redakti fonton]

La tri radikalaj eŭropaj deputitoj aliĝis al la parlamenta grupo Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj(PPE-DE)[2] :


La regionaj konsilianoj[redakti | redakti fonton]

La departementaj konsilianoj[redakti | redakti fonton]

Nur unu departementa konsilio, tiu de departemento Meuse, havas radikalan prezidanton,li estas Christian Namy.


Prezidantoj de la Radikala Partio[redakti | redakti fonton]

Sekve de la nova regularo de julio 2009, la prezidanto de la Radikala Partio estas elektita de la partianoj por tri jaroj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]