Francaj senatanaj balotoj de 2011
| ||||||||||||||||||||
Francaj senatanaj balotoj de 2011 | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
165 el la 348 seĝoj de la Senato | ||||||||||||||||||||
23-a kaj 30-a de marto 2014 | ||||||||||||||||||||
Balot-tipo | Senatanaj balotoj | |||||||||||||||||||
Elektitoj | Prezidanto de la Senato | |||||||||||||||||||
Jean-Pierre Bel - PS | ||||||||||||||||||||
177 | 25 | |||||||||||||||||||
Gérard Larcher - Unuiĝo por Popola Movado (UMP) | ||||||||||||||||||||
140 | 21 | |||||||||||||||||||
Valérie Létard - Nova Centro | ||||||||||||||||||||
31 | 1 | |||||||||||||||||||
Antaŭa
|
Nova
| |||||||||||||||||||
Senatanaj balotoj okazis en la 25-a de septembro 2011, en Francio, por elekti la 170 senatanojn de la 1-a serio, t.e. preskaŭ duono de la senatanaro de la supra ĉambro. Ili distingiĝas per maldekstriĝo de la Senato, por la unua fojo en la 5-a Respubliko.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La leĝo n° 2003-696 de la 30-a de julio 2003 modifis iujn elementojn de la renovigo de la Senato. La daŭro de la mandato estis reduktita al ses jaroj anstataŭ naŭ. Tiel, en 2011, la senatanaj balotoj okazas por la duono de la seĝoj, nomitaj 1-a serio, kiam ĝis 2008, la renovigo okazis por triono. La tuta nombro de la senatanoj post tiu baloto kreskis al 348, nombro nun registrita en la franca konstitucio.
En la 18 departementoj, kiuj elektas almenaŭ kvar senatanojn, same kiel por la eksterlandaj francoj, la baliotsistemo estas plurnoma proporcia, sen miksado kaj sen prefera voĉo. Tiel estas por 112 seĝoj. En la aliaj departementoj kaj en la transmaraj kolektivumoj, la balotsistemo estas plimulta ununoma je du vicoj aŭ plimulta plurnoma je du vicoj. Tiel estas por 26 departementoj kun 58 seĝoj.
La senatanoj estas elektitaj per aro de grandaj balotantoj de la distrikto, konsistanta el departementaj konsilianoj, regionaj konsilianoj, deputitoj kaj, por 95 % de la membroj, de urbestroj kaj urbaj delegitoj. Por la senatanoj reprezentantaj eksterlandajn francojn, la balotantaro estas tiu de la Asembleo de la eksterlandaj francoj.
La baloto estas deviga por la 71 890 grandaj balotantoj. La baloto okazis dimanĉe la 25-an de septembro 2011 inter la 9-a kaj 15-a horo, en la departementa prefektejo. En la departementoj, kiuj elektas malpli ol kvar senatanoj, la unua vico okazas inter la 8:30 kaj 11:00, la dua inter 15:30 kaj 17:30.
165 seĝoj estis renovigitaj per tiu baloto[1] kaj 5 novaj seĝoj, kreitaj pro la demografia evoluo.
Rezultoj
[redakti | redakti fonton]Konsisto de la Senato antaŭ kaj post la balotoj
[redakti | redakti fonton]Senato de Francio | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Konsisto laŭ nombro de seĝoj kaj procentoj | |||||||||
Parlamenta frakcio | Antaŭ balotoj | Post balotoj | Prezidantoj de frakcio antaŭ balotoj | Prezidantoj de frakcio post balotoj | |||||
Ne-aliĝintoj[2] (RASNAG) | 8 | 189 | 55,1 % | 7 | 171 | 49,1 % | Delegito : Philippe Adnot | Delegito : Philippe Adnot | |
Unuiĝo por Popola Movado (UMP) | 147 | 132 | Jean-Claude Gaudin | Jean-Claude Gaudin[3] | |||||
Centrisma Unuiĝo (UC) | 29 | 31 | François Zocchetto | François Zocchetto[4] | |||||
Eŭropa Demokratia kaj Socia Kuniĝo (RDSE) | 5 | 1 | Yvon Collin | Jacques Mézard[5] | |||||
13 | 152 | 44,3 % | 16 | 177 | 50,9 % | ||||
Socialistoj (SOC) | 115 | 140 | Jean-Pierre Bel | François Rebsamen[6] | |||||
Komunista, Respublikana kaj Civitana (CRC-SPG) | 24 | 21 | Nicole Borvo Cohen-Seat | Nicole Borvo Cohen-Seat | |||||
Vakaj seĝoj[7] | 2 | 2 | 0,6 % | 0 | 0 | 0% | Prezidanto de la Senato Gérard Larcher |
Prezidanto de la Senato Jean-Pierre Bel | |
Nombro de senatanoj en la kvina respubliko (Limo de absoluta plimulto) |
343 (172) |
348 (175) |
Rezultoj laŭ departementoj
[redakti | redakti fonton]Kursiva nomo : eliranta senatano ne rekandidatiĝanta
Grasa nomo : reelektita senatano
Rezultoj laŭ politika pozicio
[redakti | redakti fonton]Pozicio | Elirantoj | Reelektitoj | Elektitoj | Tuto | +/- | |
---|---|---|---|---|---|---|
Socialistoj | 41 | 21 | 39 | 60 | 19 | |
Komunistoj | 17 | 10 | 6 | 16 | 1 | |
EELV | 4 | 2 | 8 | 10 | 6 | |
Diversaj maldekstruloj | 4 | 2 | 5 | 7 | 3 | |
Maldekstraj Radikaluloj | 2 | 1 | 1 | 2 | 0 | |
Partio de Maldekstro | 2 | 0 | 0 | 0 | 2 | |
Parlamenta Maldekstro | 70 | 36 | 59 | 95 | 25 | |
UMP | 68 | 31 | 25 | 56 | 12 | |
Nova Centro (Francio) | 4 | 3 | 3 | 6 | 2 | |
Centrisma Alianco (Francio) | 6 | 4 | 0 | 4 | 2 | |
Diversaj dekstruloj | 5 | 2 | 1 | 3 | 2 | |
Radikala Partio | 0 | 0 | 2 | 2 | 2 | |
Diversaj Centruloj | 2 | 1 | 0 | 1 | 1 | |
Parlamenta dekstro | 87 | 41 | 31 | 72 | 15 | |
MoDem | 6 | 2 | 1 | 3 | 3 | |
Vakaj seĝoj | 2 | 0 | 0 | 0 | 2 | |
Tuto | 165 | 79 | 91 | 170 | 5 |
Rezultoj laŭ voĉoj kaj procentoj
[redakti | redakti fonton]Politika frakcio | Elementoj | 1-a vico | 2-a vico | |||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Proporcia balotsistemo | Plimulta balotsistemo | Plimulta balotsistemo | ||||||
Voĉoj | % | Voĉoj | % | Voĉoj | % | |||
Parlamenta maldekstro | PS, PC, EÉLV, PRG, PG, MRC, DVG | 22 944 | 50,87 | 29 608 | 51,44 | 20 949 | 51,64 | |
Parlamenta dekstro kaj centro | UMP, NC, AC, PRV, DLR, MoDem, DVD | 21 236 | 47,08 | 27 048 | 46,99 | 19 386 | 47,79 | |
Ekstrema dekstro | FN, PDF, MNR | 832 | 1,84 | 460 | 0,80 | 196 | 0,48 | |
Diversa kaj sendependa | UDB, EAJ-PNB, REG, DIV, SE | 94 | 0,21 | 447 | 0,78 | 37 | 0,09 |
Notindaj rezultoj
[redakti | redakti fonton]- La eliranta prezidanto de la Senato Gérard Larcher estis reelektita en Yvelines.
- Membroj de la registaro, Chantal Jouanno kaj Gérard Longuet estas elektitaj sentanoj sed la ministro Maurice Leroy estis venkita. Nur Chantal Jouanno fine forlasas la registaron por sidi en la Senato.
- Pierre Charon, disidenta kandidato de UMP kaj eksa konsilanto de la prezidanto de la Respubliko Nicolas Sarkozy, estis elektita senatano.
- Isabelle Balkany estis venkita en Hauts-de-Seine.
- Paul Vergès, 86-jara estas la dojeno de la Senato. Li anoncis rezigni pri sia mandato sed prezidis la kunvenon por la elekto de la nova prezidanto Jean-Pierre Bel la 1-an de oktobro 2011.
- Jacques Blanc, post 38 jaroj da venkoj en balotoj en la franca Parlamento, estis venkita de la socialisto Alain Bertrand[8].
- La maldekstro gajnis kvar el la kvin nove kreitaj seĝoj.
Konsekvencoj de la balotoj
[redakti | redakti fonton]Pro sia balotsistemo, la Senato en la kvina Respubliko ĉiam estis regata per dekstra aŭ centre dekstra plimulto. Tamen, la seĝaj gajnoj de la maldekstro okaze de la lastaj senatanaj balotoj de 2004 kaj 2008 respektive de 14 kaj 21 pliaj seĝoj, ebligis politikan alternon por la unua fojo en la kvina Respubliko.
Prezido de la Senato
[redakti | redakti fonton]La 1-an de oktobro 2011 je la 17-a horo, Jean-Pierre Bel estis elektita prezidanto de la Senato per absoluta plimulto, ekde la unua balotvico, kun 179 voĉoj, tio estas du voĉoj super la teoria tuto de la maldekstraj voĉoj.
Kandidato | Departemento | Politika frakcio |
Voĉoj | % | Situo | |
---|---|---|---|---|---|---|
Jean-Pierre Bel[9] | Ariège | SOC | 179 | 52,34 | Elektita en la 1-a vico | |
CRC[10] | ||||||
RDSE[11] | ||||||
Gérard Larcher | Yvelines | UMP[12] | 134 | 39,18 | Sortant, Battu | |
Valérie Létard | Nord | UC[13] | 29 | 8,48 | Battue | |
Registritoj | 348 | 100,00 | ||||
Balotintoj | 347 | 99,71 | [note 1] | |||
Blankaj kaj nulaj | 5 | 1,44 | ||||
Esprimitaj | 342 | 98,28 |
Politika konsisto de la Senato
[redakti | redakti fonton]La politikaj frakcioj en la Senato post la balotoj de 2011 estis kreitaj la 4-an de oktobro[14] :
- Unuiĝo por Popola Movado (UMP) : 130 membroj (el kiuj 1 parenca kaj 10 alligitaj)
- Socialistoj kaj parencaj : 127 membroj (el kiuj 10 parencaj)
- Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UC) : 31 membroj
- Komunista, Respublikana kaj Civitana (CRC) : 20 membroj
- Eŭropa, Demokratia kaj Socia Kuniĝo (RDSE) : 19 membroj
- Ekologiisma : 12 membroj[note 2]
- Administra kuniĝo de senatanoj nealiĝintaj al frakcio (RASNAG) : 6 senatanoj
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gérard Longuet, ministro pri defendo kaj batalintoj ne povis partopreni en tiu baloto ĉar lia anstataŭanto povis anstataŭi lin nur post unumonata periodo.
- ↑ La senatanoj de EELV, kiuj estis antaŭe alligitaj al la socialista frakcio, akiris la redukton de la limo por konsistigi frakcion de 15 al 10 elektitoj, kaj tiel sukcesis konsistigis sian propran frakcion.Ekologiista frakcio sur la interretejo de la Senato Arkivigite je 2014-08-24 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Guillaume Perrault, « Kreska pezo de la maldekstro en la balotantaro », gazeto Le Figaro, la 10-an de aprilo 2010.
- ↑ La sep membroj de la Administra kuniĝo de senatanoj enaliĝintaj al frakcio (ne-aliĝintoj) deklaras sin ĉiuj dekstraj.
- ↑ Gérard Larcher : « Mia kandidatiĝo estas tiu de la devo ».
- ↑ François Zocchetto relektita prezidanto de la centrisma frakcio en la Senato[rompita ligilo].
- ↑ Senato : Mezard elektita prezidanto de la frakcio RDSE.
- ↑ Sénat: François Rebsamen, portreto de la nova estro de la socialistoj sur interretejo "20minutes.fr"
- ↑ Du seĝoj vakas sekve de ĉesiĝo de mandatoj d'Alain Lambert (UMP) en Orne kaj de Pierre Fauchon (Centrisma Unuiĝo (UC)) en Loir-et-Cher.
- ↑ « Bertrand (PS) faligis la nemalvenkeblan Blanc » Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine, AFP, la 25-an de septembro 2011.
- ↑ « Jean-Pierre Bel (PS) kandidato por la prezideco de la Senato» Arkivigite je 2013-08-01 per la retarkivo Wayback Machine, radio RTL, la 27-an de septembro 2011.
- ↑ « Senato : la komunistoj voĉdonos por Bel ekde la unua vico » Arkivigite je 2011-12-30 per la retarkivo Wayback Machine, gazeto le Parisien, la 27-an de septembro 2011.
- ↑ Jean-Pierre Bel, seul candidat PS à la présidence du Sénat, gazeto Le Figaro', la 27-an de septembro 2011.
- ↑ « L'UMP désigne Gérard Larcher comme candidat à la présidence du Sénat », gazeto L'Express, la 27-an de septembro 2011.
- ↑ « Valérie Létard candidate centriste à la présidence du Sénat » Arkivigite je 2014-08-26 per la retarkivo Wayback Machine, Le Parisien, 28 septembre 2011.
- ↑ Konsistigo de la politikaj frakcioj en la Senato, la 4-an de oktobro 2011.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La senatanaj balotoj de 2011 Arkivigite je 2014-09-29 per la retarkivo Wayback Machine, sur la interretejo de la Senato
- La rezultoj de la senatanaj balotoj de 2011 publikigitaj sur la interretejo de la ministerio pri enlandaj aferoj
|
|
|