Philippe Adnot
Philippe Adnot | |
Senatano de Aube
| |
Oficanta | |
Funkcio akceptita: 21-a de marto 1982 | |
Venanta post | Pierre Labonde |
---|---|
Prezidanto de la Departementa Konsilio de Aube
| |
Oficanta | |
Li(Ŝi) akceptis funkcion: 1-a de julio 1990 | |
Venanta post | Bernard Laurent |
Naskiĝo | 25-a de aŭgusto 1945 en Rhèges (Aube) |
Politika partio | RASNAG |
Philippe Adnot, naskiĝinta la 25-an de aŭgusto 1945 en Rhèges (Aube), estas franca politikisto.
Enhavo
Biografio[redakti | redakti fonton]
Agrikulturisto laŭ edukado, li estis elektita senatano de Aube la 24-an de septembro 1989, poste reelektita la 27-an de septembro 1998 kaj 21-an de septembro 2008 per la 1-a balotvico[1],[2]. Li estis elektita por 4-a mandato, ekde la 1-a balotvico, la 28-an de septembro 2014.
Prezidanto de la Liberala kaj Modera Movado ekde 1989, kunsidis inter la na-aliĝintaj senatanoj en la Senato.
Kontribuinte al la kreo de la Teknologia Universitato de Troyes, li estas, ekde 1998, la 1-a vicprezidanto de la administra estraro de tiu inĝeniera lernejo, post esti ĝia prezidanto.
Li estas membro de la studgrupo fruktoj kaj legomoj kaj de la trufkultura sekcio de la Senato[3].
La 31-an de januaro 2012, li anoncis sian subtenon de François Bayrou[4] por la franca prezidanta baloto de 2012, tamen sen aliĝi al MoDem.
Aliaj mandatoj[redakti | redakti fonton]
- De 1982 : departementa konsiliano de Aube por la kantono Méry-sur-Seine
- De 1990 : prezidanto de la departementa Konsilio de Aube
- De 1998 : delegito de la Administra kuniĝo de senatanoj nealiĝintaj al frakcio (reelektita en 2001, 2004 kaj 2008)
- Membro de la komitato pri lokaj financoj
- Prezidanto de la grupo "Francio - Andaj landoj"
- Prezidanto de honneur de PME Finance[5]
Antaŭaj mandatoj[redakti | redakti fonton]
- 1992 - 1998 : sekretario de la Senato
- Membro de la Supra Konsilio pri Publika Sektoro
Profesia vivo[redakti | redakti fonton]
- Agrikulturisto en Rhèges.
- Kunreganto de la civila societo pri agrikultura ekspluatado de Ouchotte[6].
Premioj[redakti | redakti fonton]
- Kavaliro de la agrikultura Merito
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Senatanaj balotoj de 1998 - Rezultoj en Aube
- ↑ Senatanaj balotoj de 2008 - Rezultoj en Aube
- ↑ Interretejo de la Senato - ADNOT Philippe
- ↑ [1]
- ↑ Interretejo PME Financo
- ↑ Deklaroj pri agadoj kaj interesoj de Philippe Adnot - Senato
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- france Lia slipo en la interretejo de la Senato
- france Lia kariertabelo CV en la interretejo de la Senato
|