Ŝablono-Diskuto:Informkesto baloto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Mi ĵus rimarkis, ke P-kodo uzata de la informkesto ne plu funkcias, ĉar la rilata paĝo en Vikidatumoj estis forigita, eĉ jam en 2014. Aperas sur la paĝo de la informkesto ligilo al zorgiga kategorio, ial en la angla, nome "Kategorio:Pages with unresolved properties". Temas pri P-173. Kion fari? Kaj kial tiom longe neniu rimarkis tion? --Tlustulimu (diskuto) 14:07, 4 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Ĉar ekde 2 semajnoj neniu reagis ĉi tie, mi ĵus forprenis la kodon por P173 el la ŝablono kaj la informon pri tio el la dokumentado. Nun la zorgiga kategorio eĉ malaperis malsupre. --Tlustulimu (diskuto) 10:42, 18 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Kial majuskle?[redakti fonton]

Dankon, Tlustulimu. Min ĵus mirigis alia detalo, nome ke la ŝablono ĝis nun nomiĝis "Informkesto Baloto". La komenca litero povas teknike esti majuskle aŭ minuskle, ne gravas, sed kial majuskle la vorto "baloto"??? Mi ĵus ŝanĝis tion al "Informkesto baloto", kun alidirektilo kompreneble. Jen gramatike pli ĝuste. ThomasPusch (diskuto) 18:25, 4 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Svedio
Sveda ĝenerala baloto 2022
ĉefministro de Svedio
la 11-an de septembro 2022
Magdalena Andersson
Ulf Kristersson
Dosiero:Jimmie Åkesson 2022 (cropped) 2.jpg
Jimmie Åkesson
Annie Lööf
Nooshi Dadgostar
Ebba Busch
Johan Pehrson
Märta Stenevi kaj Per Bolund
vdr

La informkesto evidente estas traduko el la franca vikipedio laŭ la stato de majo 2014. Al mi pli plaĉus la dezajno de la anglalingva informkesto, sed do, nun estas alia dezajno. Sed mi kritikas, ke la kesto estas tre troŝarĝita je informoj, kaj eĉ en la ekzemplo notita en la "dokumentado" (Municipaj balotoj de 2014 en Parizo) ĝi ne vere funkcias. En du lokoj literoj ŝoviĝas super aliaj literoj: bone, tion kaŭzas simple "tro longa koalicio" de la elektita urbestrino, se oni ŝanĝus "« Paris qui ose » (esperante Parizo kiu aŭdacas)" al "«Paris qui ose» (Parizo kiu aŭdacas)", (kun ekstreme etaj literoj de la traduko, kaj sen noto ke temas pri Esperanto, ĉar tio klaras al esperantlingva leganto) jam funkcius. Tamen la ideo de bona informkesto ne estas devigi mallongigi parametron ĝis tiu grado ke ĝi ne plu fuŝigas la enpaĝigon!

Sed la ekzemplo ja fokusigas staton post balotado, en kiu iu fervorulo manĝigis al la informkesto amason da informoj. Mi havas alian, kontraŭan ekzemplon: mi volas uzi la keston antaŭ estonta baloto, kaj volas nur noti la bildojn kaj nomojn de la kandidatoj, eĉ pigras pri tajpado de ĉiuj partionomoj. Informkesto ankaŭ funkciu, se ĝi havas nur malmultajn parametrojn! Kaj la alilingvaj kestoj funkcias suverene, nur nia havas ankoraŭ bebomalsanojn.

Mian ekzemplon mi montras dekstre:


Kaj la kesto denove konfuziĝis: Ĝi metas la kolorojn de la kandidatoj, sed multe tro alte, ĉe la antaŭa kandidato, kaj la unua koloro, la ruĝo de la ĝisnuna ĉefministrino M. Andersson, entute tro larĝas. Kaj sube estas dua fuŝo. Tie la kestofina strio "v . d . r" ne estas sub la lasta foto, sed gluiĝas dekstre de la foto. Eventuale eblas forigi tion per meto de pli, pli, pli da informoj, sed informkesto estas diktatoro se ĝi nur funkcias post kiam ĝi havas ĉiujn informojn (kaj la plia ekzemplo pri Inguŝio 2002 montras ke la supra fuŝo ĉiukaze restas ankaŭ post aldono de pli da informo). Mi nun simple notas mian kritikon ĉi tie, kaj nun ne havas la tempon pri cerbumo kiel eblus forigi tiujn fuŝojn. Ĉiukaze estas fuŝoj. Tamen dankon pri la provo havigi tian informkeston. Pri Germanio la tekstoj pri ekzemple la nacia baloto de 2009 kaj de 2013 rezignas pri ĉia informkesto (ili ekestis antaŭ ol tiu ŝablono ekaperis). entute ne uzi infoermkeston ankaŭ estas solvo, sed pli bonas ĝustigi ĝin tiel ke ĝi vere funkcias sen fuŝoj, kaj - tre grave - ĝi devas ankaŭ funkcii kun malmultaj informoj, ĉar alikaze redaktantoj fortimiĝos de ŝajne tro granda laboro, kaj daŭre same evitos ĝin kiel la supre notitaj tekstoj pri Germanio. ThomasPusch (diskuto) 19:42, 4 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Kara Xian kiel tradukinto de la ŝablono el la franca, mi esperas se vi vidas mian kritikon, ke vi komprenas ĝin konstrua, ne ataka. Mi konscias ke vi jam dum sep jaroj kaj duono nenion plu redaktis en la esperanta vikipedio, tial malgrandas la ŝanco ke vi baldaŭ vidos mian noton. Sed kara @Tlustulimu: Eble vi havas ideon kiel savi aŭ kiel entute plisimpligi la nun eble tro ambician ŝablonon... ThomasPusch (diskuto) 19:54, 4 sep. 2022 (UTC)[Respondi]