Saltu al enhavo

Magdalena Andersson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magdalena Andersson
ĉefministro de Svedio
Persona informo
Magdalena Andersson
Naskonomo Eva Magdalena Andersson
Naskiĝo 23-an de januaro 1967 (1967-01-23) (57-jaraĝa)
en Vaksala församling
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Harvard (1995–1995)
Katedralskolan (en) Traduki (–1987)
Stokholma Lernejo de Ekonomiko - civilekonom (en) Traduki (–1992)
Institute of Advanced Studies Vienna (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Sveda socialdemokratia partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Göran Andersson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Richard Friberg (en) Traduki (1997–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Stokholmo vd
financministro de Svedio
Dum 20142021
Antaŭulo Anders Borg
Sekvanto Mikael Damberg
ĉefministro de Svedio
Dum nov 2021 – okt 2022
Antaŭulo Stefan Löfven
Sekvanto Ulf Kristersson
partiestro de la socialdemokratia partio de Svedio
Dum 4-a de novembro 2021nun
Antaŭulo Stefan Löfven
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Magdalena ANDERSSON (naskiĝis la 23-an de januaro 1967 en Upsalo) estas sveda politikisto de la Sveda Socialdemokratia Partio. Ekde novembro de 2021 ŝi estis ĉefministro de Svedio (ĝis novembro de 2022) kaj partiestro de la socialdemokratia partio. Antaŭe ŝi estis ministro pri financoj ekde 2014 en la ministraro de ĉefministro Stefan Löfven. Post kiam Löfven en aŭgusto 2021 anoncis sian retiriĝon kiel parti- kaj registarestro, Andersson estis lia atendata posteulo por ambaŭ postenoj.[1]

La 24-an de novembro 2021 ŝi estis elektita de la svedia parlamento kiel ĉefministro de Svedio, sed tuj poste ŝi malgajnis voĉdonon pri la buĝeto kaj sekve perdis la koalician partneron Ekologia Partio La Verduloj, kaj pro tio demisiis antaŭ ol ŝi povis ekofici. La postan semajnon estis denove elektita kiel ĉefministro de Svedio, ĉi-foje kun pure socialdemokratia registaro, sen la antaŭa koalicia partnero. Andersson estas la unua virino en tiu posteno en historio de Svedio.

En la parlamentaj balotoj de 2022 la maldekstra bloko malgajnis kontraŭ la dekstra, kaj posta ĉefministro fariĝis la konservativa Ulf Kristersson.

Andersson estas edziniĝinta kun ekonomika instruisto Richard Friberg kaj havas du infanojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]